tradukoj: be ca de en es fr hu nl pt ru

2kontraband/o Z

kontrabando

EKONJUR
Sekreta importado de komercaĵoj spite al leĝa malpermeso aŭ sen pago de dogano.

kontrabandi

(tr)
Kontraŭleĝe enlandigi komercaĵojn: (figure) virusojn la malamiko kontrabandas en komputilajn retojn por kolapsigi ilin[1].

kontrabandaĵo

Komercaĵo kontraŭleĝe enlandigita: la ebloj ke Albanio fariĝu transira lando de krimeco kaj kontrabandaĵoj de orienta al okcidenta Eŭropo[2].

kontrabandisto

Homo kiu okaze aŭ vivtene kontrabandas.

tradukoj

anglaj

~o: contraband, prohibited traffic, smuggling.

belorusaj

~o: кантрабанда (дзейнасьць); ~aĵo: кантрабанда (тавар); ~isto: кантрабандыст.

francaj

~o: contrebande; ~i: faire la contrebande; ~aĵo: marchandise de contrebande; ~isto: contrebandier.

germanaj

~o: Schmuggel; ~i: schmuggeln; ~aĵo: Schmuggelware; ~isto: Schmuggler.

hispanaj

~o: contrabando; ~i: contrabandear; ~aĵo: contrabando, mercancía de contrabando; ~isto: contrabandista.

hungaraj

~o: csempészet; ~i: csempészik; ~aĵo: csempészáru; ~isto: csempész.

katalunaj

~o: contraban; ~aĵo: gènere de contraban, matuta; ~isto: contrabandista.

nederlandaj

~o: smokkelhandel; ~i: smokkelen; ~aĵo: smokkelwaar; ~isto: smokkelaar.

portugalaj

~o: contrabando.

rusaj

~o: контрабанда; ~i: провозить контрабандой; ~aĵo: контрабанда (товар); ~isto: контрабандист.

fontoj

1. Stefan Maul: Militado sen bataliloj, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 6a
2. Bardhyl Selimi: Albanio, la homa disvolviĝo dum la lastaj dek jaroj, Monato, jaro 2002a, numero 3a, p. 12-14a

[^Revo] [kontra.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2009/09/10 16:32:49 ]