tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru sv

1import/i

importi

(tr)
EKON
Venigi, enporti en landon komercaĵojn aŭ aliajn aĵojn el eksterlando: Kinŝaso importas rizon el Tajlando, Usono kaj Maroko, dum en la orienta kaj ekvatora provincoj la rizo putras [1]. SUP:aĉeti

importa

EKON
Rilata al importado: importa komerco, statistiko.

importo

EKON
1.
=importado Aŭstrio protektis sin kontraŭ importo de kuirejaj aparatoj[2].
2.
=importaĵo Pozitivaj faktoroj estas elimino de subvencioj kaj protekto kontraŭ importoj [3].

importado

EKON
Enportado de komercaĵoj el eksterlando: Fina rezulto estis nura importado de varoj malmultekostaj danke al financado de tiuj bankoj [4].

importaĵo

EKON
Komercaĵoj el eksterlando.

importisto

EKON
Komercisto, kiu importadas: Tiu, kiu devas zorgi pri la administraj kaj doganaj formalaĵoj, estas tiu, kiu povas trakti tion plej facile: vendanto en sia lando, importisto en la sia[5].

tradukoj

anglaj

~i: import; ~a: import; ~o 1.: importation; ~o 2.: import; ~ado: importation; ~aĵo: import; ~isto: importer.

belorusaj

~i: імпартаваць, увозіць (з-за мяжы); ~a: імпартны; ~o 1.: імпарт, увоз (з-за мяжы); ~o 2.: імпарт, імпартны тавар; ~ado: імпарт, увоз (з-за мяжы); ~aĵo: імпарт, імпартны тавар; ~isto: імпартэр.

francaj

~i: importer; ~o: importation; ~ado: importation, import; ~aĵo: importation; ~isto: importateur.

germanaj

~i: importieren, einführen; ~o: Import, Einfuhr; ~ado: Importieren, Einführen; ~aĵo: Import, Importgut, importierte Ware, Einfuhr, Einfuhrgut, eingeführte Ware; ~isto: Importeur, Einfuhrhändler.

hispanaj

~i: importar; ~o: importación; ~ado: importación; ~aĵo: importación; ~isto: importador.

hungaraj

~i: behoz (árut), importál; ~a: behozatali, import-; ~o: behozatal, import; ~ado: behozatal, importálás; ~aĵo: behozott áru, importáru; ~isto: importőr.

nederlandaj

~i: importeren, invoeren; ~ado: import, invoer; ~aĵo: importgoed, ingevoerde goederen.

portugalaj

~i: importar (economia, comércio); ~a: importador (adj.; economia, comércio); ~o 1.: importação (ação de importar; economia, comércio); ~o 2.: importação (coisa importada; economia, comércio); ~ado: importação (ação de importar; economia, comércio); ~aĵo: importação (coisa importada; economia, comércio); ~isto: importador (pessoa; economia, comércio).

rusaj

~i: импортировать, ввозить; ~a: импортный; ~o: импорт; ~ado: импорт, ввоз; ~aĵo: импорт, импортный товар.

svedaj

~i: importera; ~ado: import.

fontoj

1. Zandandu Ntomono Zola: Nutra memsufiĉo serĉata, Monato, jaro 1999a, numero 10a, p. 15a
2. Stefan Maul: Pozitive pri EU, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 5a
3. Donald Rogers: Ekonomia miraklo aŭ malsano?, Monato, jaro 1997a, numero 2a, p. 14a
4. Ro Sartor: Ploru pri Argentino!, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 8a
5. Bruno Flochon: Inkotermoj 2000, Monato, jaro 2001a, numero 3a, p. 29a

[^Revo] [import.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.29 2009/02/15 14:18:17 ]