tradukoj: be br ca cs de en es fr hu nl pl pt ru tr

*krajon/o [1]

*krajonoTEZ

1.TEZ
TIP Maldika koloneto el grafito aŭ alia mineralo, entenata en ligna bastoneto, kaj uzata por skribi aŭ desegni: sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo [2]; „Pinta krajono“ (poemaro de Reto Rossetti) [3].
2.TEZ
TIP(figure) Ilo simila al krajono pro cilindra formo kaj enteno de farba substanco: la Majstro prenis la ruĵkrajonon el la manetoj de Emèric [4].
Rim.: Ĉi tiu pli vasta senco ne estas fundamenta. [ĵv]

feltkrajonoTEZ

TIP Krajono, kiu ellasas inkon tra pinto el felto aŭ simila pora substanco: la loĝintoj elvokas siajn memorojn kaj skribas siajn nomojn per feltkrajono sur la lokojn kie ili estis vivintaj [5].

globkrajonoTEZ

TIP Krajono, kiu ellasas inkon tra ekstrema, sur la papero ruliĝanta globeto: malbonkvalita globkrajono ... postlasas inko-bulaĵojn [6].

tradukoj

anglaj

~o: pencil.

belorusaj

~o: аловак.

bretonaj

~o: kreion.

ĉeĥaj

~o: tužka.

francaj

~o: crayon; felt~o: stylo-feutre; glob~o: crayon à bille, stylo-bille.

germanaj

~o: Bleistift.

hispanaj

~o: lápiz, lapicero.

hungaraj

~o: ceruza.

katalunaj

~o: llapis; felt~o: retolador; glob~o: puntabola, esferogràfic, boli.

nederlandaj

~o: potlood; glob~o: balpen, bic, stylo, ballpoint, kogelpen.

polaj

~o: ołówek.

portugalaj

~o: lápis.

rusaj

~o: карандаш; glob~o: шариковая ручка.

turkaj

~o: kurşun kalem.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 6
3. R. Reto: Pinta krajono, 1959
4. J. Camacho: La Majstro kaj Martinelli, 1993
5. P. Rivière , trad. V. Lutermano: La rasdisigo en muzeo, le Monde diplomatique, 2008-04
6. W. D. Oryan: Re: Propono..., soc.culture.esperanto, 1996-02-27

[^Revo] [krajon.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2011/11/27 17:10:08 ]