tradukoj: be bg de en es fr hu nl pl pt ru tr

*krem/o

*kremo

1.
KUI Plej grasa parto el la lakto, kiu post kelktempa senmoveco leviĝas al la supraĵo, kaj kiun oni buterigas per kirlado: kafo kun kremo; senkremigi lakton.
2.
(figure) Plejbonaĵo, elektaĵo: li estas la kremo de la honestuloj VD:perlo.
3.
MED Oleeca ŝmiraĵo uzata kiel kuracilo aŭ­ kosmetikaĵo: Mi sentas, ke lia razkremo odoras je vanilo; [1] sunkremo. SIN:pomado

kremaĵo

1.
KUI Manĝaĵo el lakto, sukero kaj ovoj, kies konsisto similas al tiu de densa kremo: ĉokoladkremaĵo.
2.
Oleeca ŝmiraĵo uzata de la virinoj por beligi la haŭton: tualetkremaĵo. SIN:pomado

acidkremo

KUI
Acidigita (fermentinta) kremo: brasiksupo kun kremo.

tradukoj

anglaj

~o 1.: cream; ~o 2.: cream, choicest part; ~aĵo 1.: parfait; ~aĵo 2.: cold cream , night cream, beauty cream; acid~o : sour cream. raz~o: shaving cream.

belorusaj

~o : сьмятанка, вяршкі, вяршок; ~aĵo : крэм; acid~o : сьмятана.

bulgaraj

~o 1.: сметана.

francaj

~o : crème. sun~o: crème solaire.

germanaj

~o 1.: Sahne; ~o 2.: Sahnehäubchen, Creme de la Creme; ~aĵo 2.: Hautcreme; ~aĵo : Creme; acid~o : saure Sahne. sun~o: Sonnencreme.

hispanaj

~o 1.: nata.

hungaraj

~o 1.: tejszín; ~o 2.: krém; ~aĵo : krém; acid~o : tejföl.

nederlandaj

~o 1.: room; ~o 2.: fine fleur, high society, elite, crème de la crème; ~o 3.: crème; ~aĵo 1.: crème; ~aĵo 2.: crème; acid~o : zure room. raz~o: scheercrème; sun~o: zonnecrème, zonnebrandcrème.

polaj

~o : śmietana.

portugalaj

~o 1.: creme, nata.

rusaj

~o : сливки; ~aĵo : крем; acid~o : сметана.

turkaj

~o : kaymak.

fontoj

1. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo

[^Revo] [krem.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.24 2010/04/01 16:30:31 ]