tradukoj: br ca de en fr hu nl pl pt ru

*perl/o

*perloTEZ

1.
Brilblanka globeto formiĝanta en kelkaj specoj de markonkoj kaj uzata kiel juvelo: la virino estis ornamita per oro kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj.
2.
Vitra, emajla aŭ metala globeto, kiun oni traboras kaj surfadenigas por fari diversajn ornamaĵojn.
3.TEZ
(figure) Altvaloraĵo, perfektaĵo, plej bela aĵo: tio estas la perlo el la kolekto; li estas la perlo el la edzoj; literatura perlo; ne donu sanktaĵon al la hundoj, nek ĵetu viajn perlojn antaŭ la porkoj. SIN:gemo, trezoro.

perla

Simila al perlo, perlokolora: perlaj dentoj; perla ĉielo, rosoB.

perli

(ntr)
Eliĝi kun formo de perlo: la ŝvito perlis sur lia frunto; el liaj okuloj perlas malrapide larmoj.

tradukoj

anglaj

~o: pearl; ~a: pearly.

bretonaj

~o: perlezenn; ~a: -perlez; ~i: perlezenniñ , pizennañ.

francaj

~o: perle; ~a: de perle, perlé; ~i: perler.

germanaj

~o: Perle; ~a: Perlmutt-; ~i: perlen.

hungaraj

~o: gyöngy, gyöngyszem; ~a: gyöngy-, gyöngyszerű.

katalunaj

~o: perla; ~a: perlat; ~i: perlejar.

nederlandaj

~o: parel, kraal; ~a: parelachtig; ~i: parelen.

polaj

~o: perła; ~a: perłowy; ~i: perlić.

portugalaj

~o: pérola.

rusaj

~o 1.: жемчуг, жемчужина, перл; ~o 2.: бисер; ~o 3.: перл; ~a: жемчужный.

[^Revo] [perl.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2012/01/12 18:10:21 ]