tradukoj:
be bg ca de en es fa fr hu it la nl pl pt ru sv
*kukum/o [1]
*kukumo
- 1.

Genro el familio kukurbacoj
(Cucumis), al kiu apartenas
kukumo 2 kaj melono.
- 2.

Specio de kukumo
1
(Cucumis sativus), kun longformaj kaj
akvoplenaj
fruktoj.
- 3.

La bero de
kukumo
2, manĝata kruda,
en salato aŭ konservita en vinagro.
kukumeto
Kukumo, kiun oni rikoltas antaŭ maturiĝo,
ordinare por marinado kaj konservado en vinagro kiu igos ĝin
spicaĵo.
markukumo
Longa, mola besto rampanta en sablo, trovebla en varmaj
maroj ĝis tre profunde, klaso el eĥinodermoj:
„Maturiĝo kaj Fekundiĝo ĉe la Ovo de l' Markukumoj“
[2];
„kaj kiajn florojn tie vi kultivas?“ „La maranemonojn,“
diris nia
amiko, „en kelkaj raraj specioj. Ankaŭ la marstelojn kaj
markukumojn“
[3].
[^Revo]
[kukum.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.26 2012/01/03 08:10:23 ]