tradukoj: be br cs de en es fi fr hu nl no pt ru sv

*la

*la

Senfleksia difina artikolo, uzata antaŭ substantivo, por montri, ke la priparolata persono aŭ objekto estas jam konata aŭ ke oni parolas pri la tuta speco.
Rim.: Oni ne uzas la antaŭ la propraj nomoj aŭ la titoloj, nek antaŭ land- kaj urb-nomoj, se ilin ne antaŭas adjektivo, nek apud ambaŭ, ĉiuj, kies. Oni tamen kutime uzas la artikolon en geografiaj nomoj faritaj el komunaj vortoj: la Nigra Maro, la Flava Rivero. La fina vokalo de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭata de apostrofo, precipe en poezio. Forlaso de la artikolo en dubaj kazoj estas preferinda ol misuzo.

tradukoj

anglaj

~: the.

belorusaj

~: (азначальны артыкль).

bretonaj

~: al, an, ar.

ĉeĥaj

~: člen určitý.

finnaj

~: (määräinen artikkeli).

francaj

~: le, la, les.

germanaj

~: der, die, das, des, dem, den.

hispanaj

~: el, la, lo, los, las.

hungaraj

~: a, az.

nederlandaj

~: de, het.

norvegaj

~: den, det.

portugalaj

~: o, a, os, as.

rusaj

~: (определённый артикль).

svedaj

~: (bestämd artikel).

[^Revo] [la.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2010/01/27 17:30:19 ]