tradukoj: be br ca de en es fr hu nl pt ru

*lam/a [1]

*lama

1.TEZ
Kripla, malfacile paŝanta pro difekto de kruro aŭ piedo: en Listra sidadis unu viro senforta en la piedoj, kiu estis lama de la patrina ventro [2].
2.
(figure) Ne taŭga, malĝusta, nekompleta: lama tablo, benko; lamaj (nekonformaj al la reguloj) versoj; lama rezono; lame pensiZ; la afero iras lame.

lamiTEZ

(ntr)
1.
Esti lama, mistakte, malfacile iri.
2.
Ne taŭge funkcii: la ritmo, la komparo bedaŭrinde lamas; la propagando nun lamas (estas malrapida kaj malmulte sukcesa); io lamas en nia movado.

lamuloTEZ

Homo malfacile iranta pro malbona kruro aŭ piedo: blinduloj kaj lamuloj venis al li en la templo, kaj li sanigis ilin [3]. SUP:kriplulo

postlami

(frazaĵo) Peni post antaŭulo pli rapida, pli progresanta, pli prospera, daŭre postrestante: la juro, kiel ĉiam, postlamas la evoluon [4].

tradukoj

anglaj

~a 1.: lame, halt, hobbling; ~a 2.: lame, weak, feeble.

belorusaj

~a: кульгавы; ~i: кульгаць, кандыбаць.

bretonaj

~a: kamm, jilgamm; ~i 1.: kammañ, jilgammañ; ~i 2.: mont a-dreuz; ~ulo: kamm, jilgamm.

francaj

~a: boiteux, éclopé; ~i 1.: boiter; ~i 2.: aller de travers; ~ulo: boiteux (subst.); post~i : peiner à rattraper.

germanaj

~a 1.: lahm; ~a 2.: lahm, wackelig, defekt; ~i 1.: lahmen; ~i 2.: hinken, wackeln, nicht funzen.

hispanaj

~a: cojo; ~i 1.: cojear; ~ulo: cojo.

hungaraj

~a: sánta; ~i: sántít.

katalunaj

~a: coix; ~i 1.: coixejar; ~ulo: coix.

nederlandaj

~a 1.: mank, kreupel, hinkend; ~a 2.: mank; ~i 1.: mank lopen; ~i 2.: niet goed functioneren; ~ulo: lamme.

portugalaj

~a 1.: manco; ~a: manco, capenga, coxo.

rusaj

~a: хромой; ~i: хромать; ~ulo: хромой (сущ.).

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. La Nova Testamento, La agoj 14:8
3. La Nova Testamento, S. Mateo 21:14
4. Cezar: La ĉielira komando, 1994

[^Revo] [lam.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2011/05/13 08:10:12 ]