tradukoj: fr it nl

levitaci/i

levitacii

(malofte)
Ŝvebi super la grundo sen videbla subteno aŭ flugrimedo: li levitaciis antaŭ la okuloj de la papo kaj kunvenintaj kardinaloj [1].

levitacio [2]

(malofte)
Ŝvebo de objekto tenata en aero per nevidebla forto: la spiritoj ekanoncis sian ĉeeston per ... movoj de tabloj, levitacioj de aĵoj [3].

tradukoj

francaj

~i: léviter; ~o : lévitation.

italaj

~i: levitare; ~o : levitazione.

nederlandaj

~i: levitatie ondergaan; ~o : levitatie.

fontoj

1. Vikipedio, artikolo „Sankta Jozefo el Kupertino“, 2007-02-12
2. Plena Ilustrita Vortaro
3. L. Enrique Márquez, trad. TdB: Infanina ludo, 2003-05

[^Revo] [levitaci.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.3 2009/10/06 16:44:45 ]