tradukoj: be bg br cs de el en es fi fr he hu nl pl pt ru sv tp vo zh

*li

*li

1.
Ununombra pronomo triapersona virgenra: li estas knabo, kaj ŝi estas knabino [1]; li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo [2].
2.
Universala ununombra pronomo triapersona ulgenra, uzata kiam la sekso de la koncernulo estas nekonata aŭ ignorenda (en ĝenerala diraĵo, en leĝo aŭ statuto ktp): Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon [3] (en ĉi tiu frazo „ĉiu“ kaj „li“ aplikiĝas al la „patrino“); la pronomon „li“ ni povas uzi por homo en ĉiu okazo kiam lia sekso estas por ni indiferenta[4]; esperantisto estas nomata ĉiu persono (do, viro aŭ virino), kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiuj celoj li ĝin uzas[5]; por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando [6]; se iu telefonos, demandu lian nomon kaj kion li volas („iu“ povas egale bone esti virseksulo aŭ ino); se vendos sin al vi via frato, hebreo aŭ hebreino, li servu vin dum ses jaroj, sed en la sepa jaro forsendu lin de vi en libereco [7].

Rim. 1: La rilato inter „li“ kaj „ŝi“ estas simetria kun la rilato inter „ĝi“ kaj „li“. La pronomo „ĝi“ estas la plej ĝenerala, kaj principe povas rilati al ĉio ajn. La frazo „la pezo de objekto estas proporcia al ĝia maso“ implicas ankaŭ ke „la pezo de ulo estas proporcia al lia maso“. Tamen laŭ la lingva konvencio oni opinias malkonvena apliki „ĝi“ al objekto kies uleco estas konata en la kunteksto, precipe se temas pri konkreta persono. Tute simile, malkonvenas apliki „li“ al ulo kies ineco estas konata.
Rim. 2: En iuj situacioj ankaŭ nedifinita „li“ povas roli, per kontrasto al „ŝi“, kiel pronomo strikte virgenra: ĉiu „li“ havas sian „ŝi“ [8] . Tio similas kontrastigon inter la aĵgenra „nenio“ kaj la ulgenra „neniu“: „vi diris, ke en la ĉambro estis nenio; sed eble tie estis iu?“.

*lia

1.
Posedata de li1, rilata al li1: sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn [9].
2.
Posedata de li2, rilata al li2: la homon kreis lia kulturo [10].

tradukoj

anglaj

~ 1.: he; ~ 2.: they, s/he; ~a 1.: his; ~a 2.: his, their, his or her.

belorusaj

~: ён; ~a : яго.

bretonaj

~: ; ~a : e.

bulgaraj

~: той.

ĉeĥaj

~: on.

ĉinaj

~: 他 [tā]; ~a 1.: 他的 [tāde].

finnaj

~ 1.: hän , tuo mies, tuo poika; ~ 2.: hän; ~: hän; ~a 1.: hänen ... -nsa, -nsä.

francaj

~: il, lui (placé après le verbe, traduit li-n), le (placé avant le verbe, traduit li-n); ~a : son, sa.

germanaj

~ 1.: er [vira persono; virgenra objekto]; ~ 2.: er oder sie; ~: er; ~a : sein.

grekaj

~: αυτός, εκείνος; ~a : του.

hebreaj

~ 1.: הוא; ~a 1.: שלו.

hispanaj

~: él.

hungaraj

~ 1.: ő (férfi); ~ 2.: ő (általában); ~a 1.: övé, ő...-a.

nederlandaj

~: hij; ~a : zijn.

polaj

~: on; ~a : jego.

portugalaj

~: ele; ~a : seu, dele (ê).

rusaj

~: он; ~a : его.

svedaj

~: han; ~a : hans.

tokiponaj

~: ona; ~a 1.: ona.

volapukaj

~ 1.: om; ~ 2.: on; ~a 1.: omik.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §16
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §36
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §13
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 23
5. Bulonja Deklaracio
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 15:12
8. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §18.
10. W. Auld: Kulturo kaj Internacia Lingvo, Fonto, 1986, ĉap. 1a, p. 9a

[^Revo] [li.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.35 2010/08/04 16:30:22 ]