tradukoj: be de en es fr hu it la nl pl pt ru tr

9genr/o

genro

1.
GRA Leksika-gramatika eco de substantivoj, determinanta formon de rilataj vortoj referencantaj ilin, precipe (en Esperanto) la elekton de triapersona pronomo ununombra (li / ŝi / ĝi), de demandaj kaj neaj pronomoj (kiu? kio? ― neniu, nenio): vira, ina, neŭtra genroj en la lingvoj klasikaj.
Rim.: Oni ne konfuzu la gramatikajn genron 1 kaj genron2 kun la biologia sekso. Ekz-e, la vortoj „homo“ aŭ „li“, laŭ iuj gramatikoj, virgenraj (sed pli ĝuste, ulgenraj), fakte povas aplikiĝi al ino (vd ekz-ojn ĉe li2); simile „ĝi“ aŭ „io“ povas en iuj okazoj indiki ulojn; oni povas personigi senseksajn abstraktaĵojn (la Morto, la Tempo ktp). [Sergio Pokrovskij] SUB:aĵgenro, ulgenro.
2.
LIN Formo de kelkaj pronomoj (en Esperanto, nur triapersonaj ununombraj), aŭ (ne en Esperanto) gramatika formo de adjektivoj (ekz-e en la lingvoj latinidaj kaj slavaj) aŭ iuj formoj verbaj (ekz-e en la rusa), varianta laŭ la genro 1 de ĉefvorto, al kiu tiuj adjektivoj aŭ verboj rilatas: pasiva paricipo ingenra.
3.
BOTZOO Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (genus). La scienca nomo de specio konsistas el la majuskla nomo de la genro kaj la minuskla kromnomo por la specio. TUT:familioPRT:specio

aĵgenro, neŭtra genro

GRA
Genro asociata kun la objektoj ĝenerale, sen implici ion ulan (personan, viran, inan): genra objekto ĉe la verbo „danki“ indikas la motivon: „danki ion“ = „danki pro io“. ANT:ulgenro

ingenro, ina genro

GRA
Genro implicanta faktan aŭ metaforan apartenon al la ina sekso: la vortoj „virino“, „edzino“, „amazono“ estas ingenraj. ANT:virgenro

ulgenro

GRA
Genro asociata kun la uloj (personoj), kontraste al aĵoj (aĵgenro): ulgenra objekto ĉe la verbo „danki“ indikas la ricevanton: „danki iun“ = „danki al iu“; la vortoj „homo“, „studento“ estas ulgenraj.
Rim.: La koncepto "uleco" povas estas malsama en diversaj lingvoj. Ekz-e en Esperanto la uloj estas principe intelektohavaj estaĵoj, dum en la slavaj lingvoj temas pri la animaloj (sed ne pri la vegetaĵoj). [Sergio Pokrovskij] SUB:ingenro, virgenro.

virgenro, vira genro

GRA
1.
Genro implicanta faktan aŭ metaforan apartenon al la vira sekso: la vortoj „viro“, „edzo“, „reĝo“ estas virgenraj. ANT:ingenro
2.
SIN:ulgenro

tradukoj

anglaj

~o 1.: gender; ~o 3.: genus; aĵ~o, neŭtra ~o : inanimate gender; in~o, ina ~o : feminine gender; ul~o : animate gender; vir~o, vira ~o 1.: masculine gender.

belorusaj

~o 3.: род; ~o: род; aĵ~o, neŭtra ~o : неадушаўлёны род, ніякі род; in~o, ina ~o : жаночы род; ul~o : адушаўлёны род; vir~o, vira ~o 1.: мужчынскі род.

francaj

~o: genre; aĵ~o, neŭtra ~o : genre inanimé, genre neutre; in~o, ina ~o : genre féminin; ul~o : genre animé; vir~o, vira ~o 1.: genre masculin.

germanaj

~o 1.: Genus, Geschlecht; ~o 3.: Gattung; aĵ~o, neŭtra ~o : unbelebtes Geschlecht; in~o, ina ~o : weibliches Geschlecht; ul~o : belebtes Geschlecht; vir~o, vira ~o 1.: männliches Geschlecht.

hispanaj

~o 1.: género; aĵ~o, neŭtra ~o : género inanimado, género neutro; in~o, ina ~o : género femenino; ul~o : género animado; vir~o, vira ~o 1.: género masculino.

hungaraj

~o 1.: nem (nyelvtani); ~o 3.: nem, nemzetség; aĵ~o, neŭtra ~o : semleges nem; in~o, ina ~o : nőnem; ul~o : élőnem; vir~o, vira ~o 1.: hímnem.

italaj

~o: genere; aĵ~o, neŭtra ~o : neutro (gram), genere inanimato (gram); in~o, ina ~o : femminile (gram); ul~o : genere animato (gram); vir~o, vira ~o 1.: maschile (gram).

latina/sciencaj

~o 3.: genus.

nederlandaj

~o: genus, geslacht; aĵ~o, neŭtra ~o : onzijdig geslacht; in~o, ina ~o : vrouwelijk geslacht; ul~o : levend geslacht; vir~o, vira ~o 1.: mannelijk geslacht.

polaj

~o 3.: rodzaj.

portugalaj

aĵ~o, neŭtra ~o : gênero.

rusaj

~o: род (грамм., биол.); aĵ~o, neŭtra ~o : неодушевлённый род; in~o, ina ~o : женский род; ul~o : одушевлённый род; vir~o, vira ~o 1.: мужской род.

turkaj

~o: cins, tür.

administraj notoj

pri genr/o :
      Tiu artikolo levas demandojn senrespondajn. Ekz-e
      (1) Al kiu ~o apartenas bestoj? Nek ul~aj, nek ajx~aj
      lauxdifine. Necesas klasi ilin laux ilia sekso (in~aj aux
      vir~aj), dum la lingvo ofte ne interesigxas pri ilia vera
      sekso (neuxtraj nomoj: bovo, anaso ktp) kaj parolas pri
      ili, kiel pri ajxoj (gxi).
      (2) La tradukoj donitaj por "ul~o" uzas terminologion
      ("animated" ks), kiu depende de la celata lingvo povas
      aplikigxi al bestoj. Ekz-e, en la franca, oni klarigas
      la uzon de la rusa akuzativo surbaze de la diferenco
      inter "animé/inanimé".
      (3) Cxu ne indus ie distingi la gramatikan ~on disde
      la veran? Sxajnas, ke oni difinas nur la veran.
      Koherigi kun la difino de "neuxtra" en la koncerna
      artikolo.
      [MB]
    
pri genr/o :
      Respondoj al MB:

      "(1) Al kiu ~o apartenas bestoj?"

      Dependas je la lingvo.  En Esperanto, samkiel en la angla, la
      bestoj principe estas aĵ-genraj, krom se la sekso eskas
      malimplice markita (virŝafo, ŝafino); kaj samkiel en la 
angla,
      oni povas trakti la amatan katon ule (samkiel ajnan aĵon aŭ
      abstaktaĵon).

      -- "Nek ul~aj, nek ajx~aj lauxdifine."
      Tion difinas gramatiko de koncerna lingvo.

      -- "Necesas klasi ilin laux ilia sekso..."
      Ne konfuzu sekson kaj genron.

      (2) Mi aldonis RIM-on.
      (3) Kio estas "vera genro"?  Kio estas la vera genro de FR
          sentinelle aŭ DE Weib?
      [Sergio]
    

[^Revo] [genr.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.24 2010/01/15 17:30:26 ]