tradukoj: be br de en es fr hu nl pt ru

*lul/i [1]

*luli

(tr)
1.
Balanceti infaneton por ĝin dormigi: luli iun al la dormoB.
2.
Balanceti: la ondoj senĉese plaŭdetadis lule, harmonie; lula paŝado.
3.
(figure) Kvietigi, kvazaŭdormigi: luli sian ĉagrenon; luli sin en revoj (volonte kontentiĝi per nuraj esperoj).

lulilo

1.
Infanlito balancebla, per kiu oni povas luli.
2.
(figure) Naskiĝejo, kovejo: Egiptujo, lulilo de la civilizacioZ.

tradukoj

anglaj

~i: lull.

belorusaj

~i: калыхаць, люляць; ~ilo: калыска.

bretonaj

~i: luskellañ; ~ilo: kavell.

francaj

~i: bercer; ~ilo: berceau.

germanaj

~i: wiegen; ~ilo: Wiege.

hispanaj

~i 1.: mecer; ~i 3.: calmar, arrullar, adormecer, sosegar; ~ilo: cuna.

hungaraj

~i: ringat, elringat; ~ilo: bölcső.

nederlandaj

~i: wiegen; ~ilo: wieg.

portugalaj

~i: embalar; ~ilo: berço.

rusaj

~i: укачивать, убаюкивать, баюкать; ~ilo 1.: люлька; ~ilo: колыбель.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto

[^Revo] [lul.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2009/11/07 17:30:48 ]