tradukoj: be bg br ca cs de el en es fr hu it la nl pl pt ru sk sv tr

*lup/o

*lupo

1.TEZ
ZOO Specio de hundo ( Canis lupus), vivanta en la norda duonsfero kaj konsiderata kiel praulo de la domhundo: lupo lupon ne manĝas [1]; oni lin konas kiel blankan luponZ (li estas konata de ĉiuj); ne veku la lupon; ne elvoku lupon el la arbaro (ne ekscitu denove trankviliĝintan pasion) [2]; lupe (ege) malsati.
2.
AST Sud-hemisfera stelfiguro (Lupus).

virlupo

ZOO
Virseksa lupo.

lupino

ZOO
Inseksa lupo.

tasmania lupo

ZOO Hundosimila besto el Tasmanio, malaperinta en la 20a jarcento (Thylacinus cynocephalus) sola specio de la familio tilacinedoj: la tilacino ... aŭ tasmania lupo similaspektas al vera lupo, sed ili du estas tiel malproksimaj ... kiel du mamuloj povas esti[3].

lupido

1.TEZ
SPO Juna (plej ofte mapli ol 11-jara) skolto, skolteto La fondinto [lordo Baden-Powell] ĉerpis la ideojn pri la skolteta ludo el la "Arbarega Libro" de la brita verkisto Rudyard Kipling. Tial skoltetoj ofte nomiĝas "lupidoj" kaj la svarmestroj havas nomojn de bestoj en tiu libro. [4]. Kompleta grupo konsistas el: svarmo - por skoltetoj malpli ol 11 jaraj, trupo - por knaboskoltoj, 11 - 17 jaraj, bando - por roveroj , 17 ĝis 23 jaraj. [5]. [...] la Retsesioj celantaj estrojn de Lupidoj, Skoltoj aŭ Roveroj implikitaj en evoluo/renovigado de la Junulara Programo [...] [6].
Rim.: En multaj landoj ekzistas apartaj viraj kan inaj skoltaj (kaj lupidaj) movadoj tial ekzistas ofte apartaj tradukoj de viraj kaj inaj "lupido".
Rim.: Ne en ĉiuj landoj oni ŝatas kompari homojn kun bestoj. Tial (ekzemple en Indonezio) oni ne uzas tiujn nomojn kaj neniam diras "lupido" anstataŭ "skolteto".
2.
ZOO Ido de lupo.

tradukoj

anglaj

~o: wolf; ~ino : she-wolf; ~ido 1.: cub, cub scout, brownie [f.].

belorusaj

~o: воўк.

bretonaj

~o: bleiz.

bulgaraj

~o: вълк; tasmania ~o: тасманийскивълк.

ĉeĥaj

~o: vlk.

francaj

~o: loup; tasmania ~o: loup marsupial, thylacine; ~ido 1.: louveteau, louvette [f.].

germanaj

~o: Wolf; tasmania ~o: Beutelwolf, Tasmanischer Wolf, Beuteltiger, Tasmanischer Tiger; ~ido 1.: Wölfling, Wölflingsmädchen.

grekaj

~o: λύκος.

hispanaj

~o: lobo; ~ino : loba; ~ido 1.: lobatos, alita [f.], lobata [f.].

hungaraj

~o: farkas.

italaj

~o: lupo; ~ino : lupa; tasmania ~o: tigre della Tasmania, tilacino; ~ido 1.: lupetto, coccinelle [f.]; ~ido 2.: lupacchiotto.

katalunaj

~o: llop; ~ino : lloba; tasmania ~o: llop marsupial; ~ido: llobató.

latina/sciencaj

~o 1.: Canis lupus; tasmania ~o : Thylacinus cynocephalus.

nederlandaj

~o 1.: wolf; ~o 2.: Wolf; tasmania ~o: buidelwolf, Tasmaanse tijger; ~ido 1.: welp, wolfje, kabouter; ~ido 2.: welp.

polaj

~o 1.: wilk; ~o 2.: Wilk; vir~o : wilk, basior (samiec dominujący w stadzie); ~ino : wilczyca, wadera (samica dominująca w stadzie); tasmania ~o: diabeł tasmański; ~ido 1.: zuch; ~ido 2.: wilczek, wilczę, szczenię wilka.

portugalaj

~o: lobo; tasmania ~o: lobo-da-tasmânia; ~ido 1.: lobinho.

rusaj

~o: волк; tasmania ~o: сумчатый волк, тасманийский волк.

slovakaj

~o: vlk.

svedaj

~o: varg.

turkaj

~o: kurt.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. S. Sarlette: Re: Pingvenoj kaj aŭkoj, soc.culture.esperanto, 1998-09-28
4. J. K. Hammer: Skolta kaj tenduma terminaro, ĉapitro 6. La Svarmo
5. J. K. Hammer: Skolta kaj tenduma terminaro, ĉapitro 5. La Skoltgrupo
6. trad. G. Ricci: EURO.SCOUT.INFO 28 - Junio 2005

[^Revo] [lup.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.32 2011/12/06 17:10:16 ]