tradukoj:
be br de el es fa fr hu nl pt ru sv
*magi/o [1]
*magio
-
Arto, kiu pretendas fari mirindaĵojn per misteraj, supernaturaj
rimedoj:
vi tuj vendis al li talismanon por defendi lin kontraŭ mia
magio
[2].
magia
- 1.
-
Bazita sur magio, sorĉa:
persono, inspiranta preskaŭ solenan timon pro siaj supozitaj
magiaj povoj
[3].
- 2.
- (figure)
Havanta malordinaran efikon:
tiuj paroloj faris magian impreson;
ŝi ... havis neniom el la magia potenco de Signe
super mia koro
[4].
magiaĵo
-
Magia procedo, faro, ilo aŭ efiko:
restu do ĉe viaj magiaĵoj, kaj ĉe viaj multaj sorĉoj,
super kiuj
vi laboris de via juneco; eble vi povos profiti
[5];
tiu ... duonkantis misterajn magiaĵojn
[6].
magiisto
- 1.
-
Persono havanta magiajn kapablojn, spertulo en la magio:
ne aŭskultu do viajn profetojn, nek viajn magiistojn, nek
viajn sonĝoklarigistojn, nek viajn aŭguristojn, nek viajn
sorĉistojn
[7].
- 2.
- iluziisto
Elena estis magiisto kiu povis elpreni
kion ajn el sia ĉapelo
[8].
blanka magio
-
Magio uzata por bono, feliĉigo, bonŝanco.
nigra magio
-
Magio uzata por malbono, malsaniga, malprosperiga,
mortiga:
ĉio ĉi tio ... apartenas al la tiel nomata nigra
magio
[9]!
ŝia nigra magiaĵo jam malkaŝiĝis
[10]
tradukoj
belorusaj
~o:
магія, чараўніцтва, вядзьмарства;
~a:
магічны, чароўны;
~isto 1.:
маг, чараўнік, вядзьмак.
bretonaj
~o:
hudouriezh, strobinellerezh;
~a:
hud, strobinellus;
~aĵo:
strobinell, tro-hud;
~isto 1.:
hudour, strobineller.
francaj
~o:
magie;
~a:
magique;
~aĵo:
tour de magie;
~isto 1.:
magicien;
blanka ~o:
magie blanche;
nigra ~o:
magie noire.
germanaj
~o:
Zauberei, Magie;
~a:
zauberhaft, wunderbar, magisch;
~isto 1.:
Zauberer, Magier;
blanka ~o:
Weißmagie;
nigra ~o:
Schwarzmagie, schwarze Magie.
grekaj
~o:
μαγεία.
hispanaj
~o:
magia;
~a:
mágico.
hungaraj
~o:
mágia, varázslat;
~a:
mágikus, varázs-;
~isto 1.:
mágus, varázsló.
nederlandaj
~o:
magie;
~a:
magisch;
~aĵo:
iets magisch;
~isto 1.:
tovenaar;
blanka ~o:
witte magie;
nigra ~o:
zwarte magie.
persaj
~o:
جادو، سحر، افسون;
~a:
جادویی، سحرآمیز;
~isto 1.:
جادوگر، افسونگر، ساحر;
blanka ~o:
جادوی سفید;
nigra ~o:
جادوی سیاه.
portugalaj
~o:
magia, mágica;
~a:
mágico (adj.).
rusaj
~o:
магия, волшебство, колдовство;
~a:
магический, волшебный;
~aĵo:
заклинание, магические пассы;
~isto 1.:
маг, волшебник, чародей;
blanka ~o:
белая магия;
nigra ~o:
чёрная магия.
svedaj
~o:
magi;
~a:
magisk.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la fluidumo de la
ĉiovido3.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 16a, heroa
sinofero4.
Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, Signe5.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 47:126.
Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, blindaj ĉukĉoj, (du skizoj),
unua
skizo:, Filip Onkudimov, 27.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 27:98.
T. Jansson, trad. A. Nordström:
La granda vojaĝo, [2010?]9.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo10.
Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 81a, volumo 3a, p.
7a
[^Revo]
[magi.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.24 2012/06/04 11:10:13 ]