tradukoj: de es fr hu nl pt ru vo

1iluzi/o [1]

iluzio

Eraro, pro kio oni rigardas ion malrealan kiel realan.
a)
Eraro de sentumoj, pro kiu oni rigardas falsajn ŝajnojn kiel realajn: vidaj, aŭdaj iluzioj; teatra iluzio.
b)
Eraro de la spirito, pro kiu oni rigardas revojn kiel efektivaĵon: fari al si iluziojnZ; la iluzioj de la juneco; tio estas nur iluzio; tiu estis lasta mortpiko al miaj iluzioj; nenia iluzio devus plu nin flati. VD:deliro, fantazio, fikcio, halucino, ĥimero, sonĝo

iluzia

Estanta nur iluzio, kaŭzanta falsan ĝojon: iluzia promeso, projekto, espero.

iluzii

(tr)
Kaŭzi iluzion: ne iluziu vin per tro granda esperoZ. VD:mistifiki.

iluziiĝi

Esti en stato de iluzio.

seniluziigi

(tr)
Eltiri el iluzio. SIN:elrevigi, disrevigi; VD:disblovi.

seniluziiĝi

(ntr)
Perdi iluzion. SIN:elreviĝi.

iluziisto

TEA Amuzisto, kiu lerte trompas la rigardantojn per falsaj ŝajnoj kaj rapide faritaj ĵonglaĵoj. VD:ĵonglisto, prestidigitatoro.

tradukoj

francaj

~o: illusion; ~a: illusoire; ~i: illusionner, abuser, leurrer; ~iĝi: s'illusionner, s'abuser, se leurrer; sen~igi: désillusionner, enlever (à qn) ses illusions, détromper; sen~iĝi: perdre ses illusions, tomber de haut, être déçu, déchanter; ~isto: illusionniste.

germanaj

~o: Täuschung, Illusion; ~a: trügerisch, illusorisch; ~i: vortäuschen; ~iĝi: sich täuschen, einer Illusion erliegen; sen~igi: enttäuschen; sen~iĝi: enttäuscht werden; ~isto: Zauberkünstler, Illusionist.

hispanaj

~o: ilusión; ~i: ilusionar; ~iĝi: ilusionarse; sen~igi: desilusionar; sen~iĝi: desilusionarse; ~isto: ilusionista.

hungaraj

~o: érzékcsalódás, illúzió; ~a: illuzórikus, csalóka, látszólagos; ~i: illúziókba ringat, áltat; ~iĝi: illúziókba ringatja magát, áltat magát; sen~igi: kiábrándít; sen~iĝi: kiábrándul; ~isto: bűvész, illuzionista.

nederlandaj

~o: illusie; ~a: illusoir, bedrieglijk; ~i: illusies wekken; sen~igi: teleurstellen; sen~iĝi: teleurgesteld worden; ~isto: illusionist.

portugalaj

~o: ilusão; ~a: ilusório; ~i: iludir; ~iĝi: iludir-se; sen~igi: desiludir; sen~iĝi: desiludir-se; ~isto: ilusionista.

rusaj

~o: иллюзия, заблуждение; ~a: иллюзорный, призрачный, обманчивый; ~i: создавать иллюзию, вводить в заблуждение; ~iĝi: впасть в иллюзию, заблуждаться; sen~igi: разочаровать; sen~iĝi: разочароваться; ~isto: иллюзионист.

volapukaj

~o: cit; ~a: citik; ~i: citön.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto

[^Revo] [iluzi.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2006/11/12 17:30:26 ]