tradukoj: de fr it ru

Mahajan/o [1]

Mahajano

BUD Komuna nomo de la budaismaj skoloj nuntempe precipe de Ĉinujo, Japanujo, Koreujo, kiuj agnoskas bodisatvojn, universalan kompaton, helpon inter vivuloj por atingi saviĝon: tiu, kiu laŭdegas doktrinon de Mahajano... [2]; en la unua jarcento mahajano enkondukiĝis en la regionojn loĝatajn de hanoj, ĉefaj loĝantoj de Ĉinio [3].

mahajana

Apartenanta al Mahajano, al ĝia doktrino.

tradukoj

francaj

~o: Mahâyâna.

germanaj

~o: Mahayana.

italaj

~o: Mahāyāna.

rusaj

~o: махаяна; m~a: махаянский.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. trad. Asano Sanĉi: Amitajur Djana Sutro, 14:1, La Japana Budhano, 1993-04, numero 264a
3. -: Religioj, 89-a Universala Kongreso, Pekino, 2004

[^Revo] [mahajan.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.4 2008/06/16 16:53:28 ]