tradukoj: fr it

mediaci/i

mediacii

JUR Peri inter malakordaj partioj, proponante solvon, kiu evitos malpacojn: la Ministro pri Socialaj Aferoj ... intervenis por mediacii en la konflikto [1]. VD:arbitracii, neŭtrala

mediacio [2]

JUR Proponado de akordo al kverelantoj: la partioj en iu ajn disputo, kies daŭrigo riskas endanĝerigi la konservon de la internaciaj paco kaj sekureco, devas unue serĉi solvon per ... mediacio [3].

mediaciisto, mediacianto

JUR Homo kiu mediacias inter malakorduloj: la mediaciisto ... transprenas la plendojn koncerne la oficajn misuzojn okazantajn dum la aktiveco de la uniaj institucioj, organoj aŭ oficejoj [4].

tradukoj

francaj

~i: s'entremettre, proposer une médiation; ~o : médiation (jur.); ~isto, : médiateur.

italaj

~i: mediare; ~o : mediazione (giur.); ~isto, : mediatore (giur.).

fontoj

1. A. De Salvo: Radio Itala Internacia, 2005-08-27
2. Plena Ilustrita Vortaro
3. Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, 2006-03-28
4. -: Traktato pri estigo de Eŭropa Konstitucio, Eŭropo Demokratio Esperanto, 2005-06

[^Revo] [mediaci.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.1 2006/12/21 17:30:35 ]