tradukoj: be de en es fr hu nl ru tp vo

*per

I.

*per

Prepozicio montranta:
1.
Instrumenton, materion aŭ objekton, kiun oni uzas por plenumi agon aŭ atingi celon: bati iun per bastono; ne per la pano sole vivas homo [1]; sin nutri per legomoj; plenigi botelon per akvo; aspergu per la sango la altaron [2]; viŝi la buŝon per tuko; trafi du celojn per unu ŝtono [3]; kovri tablon per tapiŝo; svingi per paperoj; ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo [4].
2.
Organon aŭ membron, kiun oni uzas por fari ion: ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj [5]; minaci iun per pugnoZ; li prenos iom el la sango de la bovido kaj aspergos per sia fingro la antaŭan parton de la fermoplato [6]; grinci per la dentoj kaj tremi per la tuta korpo; la birdoj batas la aeron per siaj flugiloj; stari per unu piedo en la tombo [7]; teni iun ĉe la nuko per sia mano.
Rim.: Oni ankaŭ uzas per por montri, kiun parton de ies korpo oni tenas: teni la lupon per la oreloj, infanon per la mano; konduki iun per la nazoB (laŭ sia arbitro).
3.
Personon, pro kies interhelpo oni povas plenumi ian agon: sendi leteron per servisto; parencaj per AdamoZ; la funebra ceremonio estis honorigata per delegitaro de la urbestraro; la registaro estis oficiale reprezentata per unu ministro; de la infaneco li ĉirkaŭis sin per militistoj [8]; kontroli ion per si mem; (figure) Esperanto memorigas per si (sen helpo de alio) la lingvon italanZ; (figure) ĉiuj prepozicioj per si mem (sen ia alia motivo) postulas [...] la nominativon [9]; (figure) el tio jam per si mem elfluas la konkludo, keZ.
Rim.: Zamenhof atentigas, ke la prepozicion per post pasivo oni povas uzi nur, se ĝi troviĝas antaŭ vorto, kiu esprimas ne la aganton mem, sed la rimedon uzatan de la aganto. Vidu de.
4.
Rimedon, per kiu estas atingata ia rezultato: mi estis kortuŝata per tiu doloro; penetri en domon per forto, perforte; trafi per la parolo rekte en la vizaĝon de iuZ; mortigi iun per unu puŝo de ponardo; per helpo de vortaro [...] mi [...] komprenis iom vian leteron [10]; kvitiĝas servo per reservo [11]; ni povas per kurba vojo al rekta celo veniZ; li eldevigis la permeson mian per neĉesanta ripetadoZ; li turmentas min per malsato tutajn tagojn [12]; lia filo, kuraĝigita per la morto de nia reĝoZ; li tiris per ĉiuj fortoj; liaj okuloj pleniĝis per larmojB; la pupiloj ne malsekiĝis per larmoZ; la vangoj [...] kovriĝis per malsaneca flavo [13]; ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto [14]; eksvarmos la rivero per ranoj [15]; ĵuru, ke neniam vi parolos eĉ per unu vorto pri tioZ; mi timis la koleron kaj furiozon, per kiuj la Eternulo ekkoleris kontraŭ vi [16]. VD:pro 1
Rim.: En kelkaj okazoj per havas sencon de mezuro: ĉiu malbona sciigo alproksimigas min per unu paŝo al la tomboZ; oni povas esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian mortonZ; vi per alteco de unu kalkanumo fariĝis pli proksima al la ĉieloZ.
5.
Manieron, kiel efektiviĝas la ago: la fumo flugis supren per nigra kolono, per blankaj volutoj; per roza aŭ blua koloro brilis ia rubandeto [17]; la trupoj antaŭenkuris per grandaj masoj; mia onklo ne mortis per natura morto [18]; simila al la patro per la karaktero; filo, tute fremda per la koroZ; verŝi larmojn kvazaŭ per riverojZ; ŝi estis bela per beleco de anĝeloZ; ripozi per trankvila dormoK; vivi per mizera, kompatinda vivoZ; sin preterŝovi per paŝo majestaZ; ni ne povas atingi ĉiujn celojn per unu fojo; ekkrii per terura voĉoZ; marŝi per piedoj nudajZ; ili vivos per unu animo en du korpoj; komenci sian paroladon per gratulo; la substantivoj finiĝas per „o“.
6.
Potencon aŭ influon, kiun oni alvokas por persvadi iun: mi vin petegas per ĉieloZ, per la rajtoj de nia amikeco de lernejoZ.
II.
Vortero samsignifa:

pera

Ne efikanta nur per si mem; ne rekte trafanta; bezonanta interan rimedon por atingi celon: pera agento.

pere de

(prepoziciaĵo)
Per la helpo de, per la intera agado de: interparoli pere de interpretisto; oni evoluigas la sistemon DLT por maŝintradukado pere de la uzo de Esperanto kiel interlingvo [19].

peri

Helpi al iu atingo.
a)
(ntr)
Interhelpi por efektivigi ion: li peris por akordigi ilin.
b)
(tr)
Havigi ion al iu per sia helpo, klopodo, efiko: peri al iu oficonZ; peri informon; ni peras ĉiujn librojn kontraŭ antaŭpago; teatraj prezentadoj peras plej agrablan distriĝon; ofta voĉa legado estas bona rimedo por peri al la lernanto riĉan provizon da vortoj.

perado

Faro de peranto: ni atingis tiun sukceson per la perado de nia prezidanto; pacperado (paciga interveno).

peranto

Homo, per kies helpo oni traktas aferojn kun aliaj personoj: mi zorgas pri la bonaj rilatoj kun la perantoj de la magazino kaj enkasigas ĉiujn kotizojn [20]. se temas pri fidinda Interret-peranto, oni certe esploros vian plendon [21]. SUB:agento, delegito, komisaro, komisiito

perilo

Rimedo.

senpera

Aganta per si mem sen perado de aliaj: mi devas malobservi la oficialan vojon kaj fari senperan raporton [22]; senpera kaŭzo.

senpere

Sen intera objekto aŭ helpo, rekte, mem: senpere apud la lito [23]; senpere ĉe la maroZ; senpere averti la estron.
III.
Prefikso signifanta, ke la ago esprimata de la radiko iĝas rimedo por atingi iun celon:
perlabori; perludi (gajni per ludo); perflati (atingi flatante); oficiala pervoĉdona decidoZ.

tradukoj

anglaj

~a: by.

belorusaj

~: праз, пры дапамозе, з дапамогай; ~i: пасярэднічаць; ~ado: пасярэдніцтва; ~anto: пасярэднік, правайдар; ~ilo: сродак; sen~a: непасрэдны, беспасярэдні; sen~e: непасрэдна, беспасярэдне.

francaj

~: par; ~a: intermédiaire; ~e de: au moyen de, par l'intermédiaire de; ~i: s'entremettre, faire avoir, fournir, procurer; ~ado: bons offices; ~anto: intermédiaire; sen~a: direct; sen~e: directement, immédiatement.

germanaj

~ado: Vermittlung; ~anto: Vermittler; sen~a: direkt; per III: durch, per, mittels, mit.

hispanaj

~i: intermediar; ~ado: intermediación; ~anto: intermediario.

hungaraj

~: -val(eszközhatározó), -vel(eszközhatározó), révén, segítségével; ~a : közvetett, indirekt; ~e de: által, révén, közvetítésével; ~i a: közvetít; ~i b: közvetít, szolgáltat; ~ado: közvetítés, jószolgálat; ~anto: közvetítő; ~ilo: közvetítőeszköz; sen~a: közvetlen, direkt; sen~e: közvetlenül, egyenesen. ~flati: kihízeleg; ~voĉdona: szavazásos.

nederlandaj

~a: door, door middel van, met; ~i: bemidddelen; ~ado: bemiddeling; ~anto: bemiddelaar, provider; sen~a: rechtstreeks, direct; sen~e: rechtstreeks, direct.

rusaj

~: посредством, при помощи; ~a: опосредованный, непрямой; ~i: посредничать; ~ado: посредничество; ~anto: посредник; sen~a: непосредственный; sen~e: непосредственно.

tokiponaj

~: kepeken.

volapukaj

per III: dub.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 8:3
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 29:20
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 16:14
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 1a
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
11. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
12. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 8a
13. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 34:5
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 8:3
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 9:19
17. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
19. John Wells: ni vivas en historia momento, Esperanto, jaro 1988a, numero 9a (993a), p. 143a
20. -: Gerd Jacques, Monato, jaro 2003a, numero 1a, p. 6a
21. Paul Peeraerts: trudata reklamo: ĉu haltigebla?, Monato, numero 04/1998
22. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la barbaro
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo

[^Revo] [per.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2010/02/21 17:30:39 ]