tradukoj: bg ca de en es fr pl ru

Meksik/o 8

Meksiko

1.TEZ
=Meksikurbo ...por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj landoj, t.e. nomi la urbon „Meksiko“ kaj la landon „Meksikio“ [1]; ne forgesu ke Meksiko estas urbo konstruita sur lago [2].
2.TEZ
GEOGPOL[3]=Meksiklando
3.
GEOGPOL Provinco (subŝtato) de Meksiklando.

MeksikurboTEZ

GEOGPOL
Urbo en Mezameriko (99˚07'U, 19˚26'N), la ĉefurbo de Meksiklando.

Meksiklando [4]TEZ

Lando en la centra kaj norda Amerikoj kies ĉefurbo estas Meksikurbo. La teritorio de la Meksikaj Unuiĝintaj Ŝtatoj. ISO-3166 kodo: MX. Ĝi limas kun Belizo, Gvatemalo, Usono kaj oceanoj: Atlantiko (Kariba Maro kaj Meksika Golfo) kaj Pacifiko: la vivo pulsas ankoraŭ en tiu parto, en kiu la aŭtoro nin kondukas en Meksiklandon ... [5].

tradukoj

anglaj

~o 1.: Mexico City; ~o 2.: Mexico; ~o 3.: Mexico State; ~urbo: Mexico City; ~lando : Mexico.

bulgaraj

~o 2.: Мексико; ~lando : Мексико.

francaj

~o 1.: Mexico; ~o 2.: Mexique; ~urbo: Mexico; ~lando : Mexique.

germanaj

~o 2.: Mexiko; ~lando : Mexiko.

hispanaj

~o 2.: México, Méjico, Estados Unidos Mexicanos; ~lando : México, Méjico, Estados Unidos Mexicanos.

katalunaj

~o : Mèxic; ~urbo: Ciutat de Mèxic; ~lando : Mèxic.

polaj

~o 2.: Meksyk, Meksykańskie Stany Zjednoczone; ~lando : Meksyk, Meksykańskie Stany Zjednoczone.

rusaj

~o 1.: Мехико; ~o 2.: Мексика; ~o 3.: штат Мехико; ~urbo: Мехико; ~lando : Мексика.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 47a, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291
2. Enrique: Meksiko-Urbo, 5a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, 2001
3. Oficiala Informo de AdE, numero 12
4. Enciklopedio de Esperanto
5. Literatura mondo, Dec. 1922, p. 67

[^Revo] [meksik.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.8 2011/12/31 10:10:18 ]