tradukoj: bg de en es fr nl pl ru

Meksiki/oZ

Meksikio [1]

GEOGPOL
=Meksiklando ... plumserpento Ketzalkoatl en Meksikio, falko de la Horusa templo ĉe Edfu ― bronza, arĝenta aŭ ora faŭno svarmis en la kultejoj [2]; en Meksikio oni povas kalkuli 80 naciecojn [3]; la revolucio venkis, Meksikio deklaris sian sendependecon [4]; la penetro de variolo en Meksikion en 1520 mortigis 3,5 milionojn da homoj [5]; koncerne la nutraĵojn, Meksikio ne estas memsufiĉa [6].

meksikia

Rilata al Meksikio: danke al la iniciato de prof. Feldmann-Gonzales jam okazis multe atentata preleg-serio en pluraj meksikiaj universitatoj [7]; Mono: meksikia peso = 100 centavoj [8].

meksikiano

Civitano aŭ enloĝanto de Meksikio: la meksikia aviadilo atingos Ŝanhajon en la 5-a de majo por retransporti meksikiajn pasaĝerojn kaj aviadilistojn de la kurso kaj aliajn meksikianojn en Ĉinio [9]; ĉeestis ... germanoj kaj meksikianoj, poloj kaj pakistananoj [10]; „La meksikiano“ (Rakonto de Jack London, tr. de E.Grobe, eld. Tempe: Arizona stelo, 2003).

Nov-Meksikio [11], Novmeksikio

GEOGPOL
Unu el la sudaj subŝtatoj de Usono: radioobservoj ĉe la Tre Granda Teleskoparo en Novmeksikio poste identigis alian jetoduopon, kiu devenas de la kerno [12]; „chicano“ [estas] radikalismo en la kamparoj de Nov-Meksikio kaj Kalifornio [13]

tradukoj

anglaj

~o : Mexico; m~a: Mexican; Nov-~o , : New Mexico.

bulgaraj

~o : Мексико.

francaj

~o : Mexique.

germanaj

~o : Mexiko.

hispanaj

~o : México, Méjico, Estados Unidos Mexicanos.

nederlandaj

~o : Mexico; m~a: Mexicaans; m~ano: Mexicaan; Nov-~o , : Nieuw-Mexico.

polaj

~o : Meksyk, Meksykańskie Stany Zjednoczone; m~a: meksykański; m~ano: Meksykanin; Nov-~o , : Nowy Meksyk.

rusaj

~o : Мексика; m~a: мексиканский; m~ano: мексиканец; Nov-~o , : Нью-Мексико.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. G. Waringhien: Ni kaj Ĝi, La Laguna: Stafeto, 1972. p. 46a
3. E. Lanti: Sennaciismo
4. Szathmári: La guarbo
5. V. Lemelev: Homo, kiu savis milionojnMonato
6. Ludmila Jirousková (red.): Bohumil Stehlík (red.): Poŝatlaso de la mondo, p. 35–36
7. Reinhard Fössmeier: AIS en Meksikio, La Ondo de Esperanto, N-ro 54 (1999:4)
8. Ludmila Jirousková (red.): Bohumil Stehlík (red.): Poŝatlaso de la mondo, p. 35–36
9. Ĉinaj rimedoj por apartigi meksikiajn turistojn estas taŭgaj, 2009-05-06
10. La unua merkreda ĝenerala audienco de Benedikto la 16a, IKUE, 27.04.2005
11. Plena Ilustrita Vortaro
12. Don Harlow: Klarigo de misteraj spiralbrakoj?, Astronomio, 2007-04-13
13. Usono, versio „latina“, „Le Monde diplomatique“ en Esperanto. 2006-04-01

[^Revo] [meksiki.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.6 2011/02/15 17:10:09 ]