tradukoj: be ca en es fa fr hu it pt ru

miting/o [1]

mitingo

Amasa publika kunveno, celanta esprimi publikan opinion aŭ prezenti postulojn, esprimi aprobon aŭ malaprobon pri socipolitikaj aferoj: mitingo protesta, pacifista, elektokampanja; mitingo de strikantoj, de ekologiismanoj; aranĝi, malfermi mitingon; malpermesi la mitingojn; mi malvarmumis, ŝajne, hieraŭ sub tiu ĉi pluvego, revenante de la mitingo [2]; preskaŭ samtempe sur la urboplaco mi trafis mitingon de loka filio de „Rusa movado de Krimeo“ [3]; En mitingo okazigita en Sabadell pri la voĉdonado al Kataluna Parlamento, s-ro Julio Anguita, ... diris: „Estas bone posedi la du lingvojn, la katalunan kaj la kastilian, kaj por la internaciaj rilatoj oni devas uzi tiun belan kaj mirindan lingvon, kiu estas Esperanto“ [4].
Rim.:La angla vorto "meeting" estas tre ĝenerala, kaj povas temi pri komerco, religio, amuzo, ktp; iel ĝi internaciiĝis kun ege specifa politika senco.
VD:manifestacio

tradukoj

anglaj

~o: political rally.

belorusaj

~o: мітынг.

francaj

~o: meeting.

hispanaj

~o: mitin.

hungaraj

~o: nagygyűlés.

italaj

~o: meeting (attenzione: uso parzialm. diverso) .

katalunaj

~o: míting.

persaj

~o: میتینگ.

portugalaj

~o: comício, meeting.

rusaj

~o: митинг, сходка.

fontoj

1. Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento
2. V. Varankin: Metropoliteno
3. JeZo: Krimoj en KrimeoMonato
4. La Ondo de Esperanto

[^Revo] [miting.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.11 2010/08/12 16:30:24 ]