tradukoj: be bg ca cs en es fa hu nl pl pt ro ru

*moment/o

*momento

Tre mallonga nedifinita daŭro de tempo; tempero: atendu nur unu momenton; ne restu eĉ momenton plu! en (dum) momentoZ (tute rapide); momento da silentoZ; veni en la ĝusta, favora momento; ĉe la lasta momento; post momento (tuj baldaŭ); parolo malvera restas nur por momentoZ; la momento estas grava kaj epokfara; aperas prudento, kiam pasis la momento (ĝusta tempo) [1]; ĉiumomente alvenis novaj gastoj.
Rim.: Neĝusta kaj evitinda estas la uzo de momento en alia senco (motivo, punkto) ol la supre difinita.

momenta

1.
Daŭranta nelonge, sendaŭra, trapasa, provizora: momenta fajrereto, fenomeno, krizo, paŭzo, akordo; sufiĉos momente (provizore) se ni kolektos tri funtojn.
2.
Fariĝanta dum mallonga tempo: edziĝo momenta (tro rapida) estas longapentaZ; momente ili ruiniĝis kaj pereisZ.
3.
FON Kies teno estas sendaŭra kaj ne povas esti daŭrigata: plosivoj estas momentaj sonoj SIN:daŭra.

tradukoj

anglaj

~o: moment; ~a: momentary.

belorusaj

~o: момант, імгненьне; ~a: мамэнтальны, імгненны.

bulgaraj

~o: момент; ~a: моментален.

ĉeĥaj

~o: okamžik.

hispanaj

~o: momento; ~a: momentáneo.

hungaraj

~o: pillanat; ~a: pillantnyi.

katalunaj

~o: moment; ~a: momentani.

nederlandaj

~o: ogenblik, moment; ~a: kortstondig.

persaj

~o: لحظه، آن; ~a: آنی، لحظه‌ای.

polaj

~o: chwila, moment; ~a: chwilowy.

portugalaj

~o: momento, instante.

rumanaj

~o: clipă, moment; ~a: momentan.

rusaj

~o: момент, мгновение, миг; ~a: моментальный, мгновенный.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [moment.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2009/06/09 16:30:46 ]