tradukoj: be de en nl ru sv tr

1monopol/o

monopolo

1.
EKON Privilegio donanta al iu persono, kompanio aŭ ŝtato ekskluzivan rajton fabriki aŭ vendi ian komercaĵon aŭ plenumi ian servon: ŝtata monopolo pri tabako; havi monopolon super la merkato. SIN:akaparo, kartelo, trusto, koncesio, privilegio.
2.
(figure) Ekskluziva posedo: batali pri la monopolo ekspluati la popolonB; vi ne havas la monopolon de la kuraĝo.
3.
[1]EKON Merkata situacio, en kiu unu kompanio regas la vendan flankon kaj tiel povas dikti la prezojn aŭ liverkondiĉojn al la klientoj. Monopolo povas estiĝi per laŭleĝaj aŭ kontraŭleĝaj agoj. En ambaŭ okazoj registaroj ofte batalas kontraŭ monopolfirmaoj, ĉar monopolo signifas manka konkurado kaj tiel tendencas al altigo de prezoj kaj malaltigo de la produktkvalito. Se regas du grandaj kompanioj, oni tion nomas duopolo, se pluraj, oligopolo. VD:duopolo, polipolo, oligopolo.

absoluta monopolo

EKON[2]
Monopolo tiom forta, ke neniu merkata aganto povas ĝin minaci.

duflanka monopolo

EKON
Samtempa ekzisto de monopolo kaj monopsonio.

monopoligi

EKON Ĝui monopolon pri io: la trusto monopoligas la petrolon; spiri liberan, de neniu monopoligitan aeronZ.

monopolprofitoj

EKON
Profitoj, kies kvanto nur eblas pro monopolo.

monopola kapitalo

EKON
Kapitalo akirita el monopolprofitoj. Ofte: Entrepren(ist)oj kiuj akiras monopolprofitojn.

eksportmonopolo

EKON
Monopolo je la eksportado de varo.

importmonopolo

EKON
Monopolo je la importado de varo.

ŝtata monopolo

EKON
Monopolo tenata de la ŝtataj organoj.

tradukoj

anglaj

absoluta ~o: absolute monopoly; ~igi: monopolize; eksport~o: export monopoly; import~o: import monopoly; ŝtata ~o: government monopoly.

belorusaj

~o: манаполія; absoluta ~o: абсалютная манаполія, неабмежаваная манаполія; duflanka ~o: двухбаковая манаполія; ~igi: манапалізаваць; ~profitoj: манапольныя прыбыткі; ~a kapitalo: манапольны капітал; eksport~o: экспартная манаполія; import~o: імпартная манаполія; ŝtata ~o: дзяржаўная манаполія.

germanaj

~o: Monopol; absoluta ~o: absolutes Monopol, uneingeschränktes Monopol; duflanka ~o: bilaterales Monopol; ~igi: monopolisieren; ~profitoj: Monopolprofite; ~a kapitalo: Monopolkapital; eksport~o: Exportmonopol; import~o: Importmonopol; ŝtata ~o: Staatsmonopol.

nederlandaj

~o: monopool; ~igi: monopoliseren.

rusaj

~o: монополия; absoluta ~o: абсолютная монополия, неограниченная монополия; duflanka ~o: двусторонняя монополия, билатеральная монополия; ~igi: монополизировать; ~profitoj: монопольная прибыль; ~a kapitalo: монопольный капитал; eksport~o: экспортная монополия; import~o: импортная монополия; ŝtata ~o: государственная монополия.

svedaj

~o: monopol.

turkaj

~o: tekel.

fontoj

1. F. Munniksma (eld.): Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj
2. Erich Dieter Krause: Wörterbuch Deutsch-Esperanto

[^Revo] [monopo.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2010/08/03 16:31:51 ]