tradukoj: bg ca de en fr pl sv

mormon/o [1]

mormonoTEZ

KRI Ano de mormonismo: Ruby estas eleganta kaj potenca programlingvo. Inventis ĝin Japana mormono [2].

mormonismoTEZ

KRI Doktrino kaj praktiko de mormonoj; kristandevena grupo fondita en la 19a jarcento, alkalkulanta al la Biblio modernajn sanktajn librojn; oficiale „Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj“: esence, Mormonismo pretendas esti moderna revelacio de la antikvaj principoj die deklaritaj kun nova emfazo kaj kompleteco en nia epoko [3].

tradukoj

anglaj

~o: Mormon; ~ismo: Mormonism.

bulgaraj

~o: мормон; ~ismo: мормонизъм.

francaj

~o: mormon (subst.); ~ismo: mormonisme.

germanaj

~o: Mormone; ~ismo: Mormonentum.

katalunaj

~o: mormó; ~ismo: mormonisme.

polaj

~o: mormon; ~ismo: mormonizm.

svedaj

~o: mormon; ~ismo: mormonism.

fontoj

1. Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento
2. S. E. Kisa: Ruby por Esperantistoj 1, 2010-01-10
3. -: Mormonoj Prezentas sin mem, Esperanta Mormonaro, 1987-06

[^Revo] [mormon.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.6 2011/12/06 18:10:15 ]