tradukoj: de fr it nl sv

neandertal/a

neandertala

PRA Rilata al neandertaluloj, al ilia vivotempo: la Neandertala kulturo meritas pluan studadon [1].

neandertalulo, neandertala homo [2]

PRA Prahomo el specio aŭ subspecio de homedoj vivinta en la Malnova Mondo inter 350000 kaj 24000 jaroj a.K., nomita laŭ resttrovejo en Germanujo: la neandertalulo ne konis la skribon [3]; groto Šipka ... famiĝis en sciencista mondo per malkovro de ostoparto de neandertala homo [4].

tradukoj

francaj

~a: néandertalien (adj.); ~ulo, : homme de néandertal.

germanaj

~ulo, : Neandertaler.

italaj

~ulo, : Uomo di Neandertal.

nederlandaj

~a: uit het Neanderdal, betreffende de neanderthaler; ~ulo, : neanderthaler.

svedaj

~a: neandertalar-; ~ulo, : neandertalmänniska, neandertalare.

fontoj

1. Remuŝ: Pri UEA, soc.culture.esperanto, 2004-03-24
2. Plena Ilustrita Vortaro
3. K. Piĉ: La prahomo, Nica Literatura Revuo, 1961-01 ĝis 02, numero 6/3, p. 118a
4. J. Tomíšek, L. Láni: IFEF-Skisemajno en 2003, 2004-05-07

[^Revo] [neandertal.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.4 2009/10/15 16:31:15 ]