tradukoj: bg br cs de el en es fr he hu it ja ku la nl pl pt ru sk tp tr vo zh

*hom/o [1]

*homoTEZ

ZOO Genro el familio homedoj (Homo), el kiu plu nur vivas la specio Homo sapiens, plej evoluinta vivaĵo de la tero, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligenteco kaj parolkapablo: homoj ne ĉiam racie agas; ĉiu homo amas sin mem [2]. VD:viroVD:antropologio, arto, historio, medicino, menso, religio, scienco 2, socio 1, teĥniko

homa

De homo: la homa parolo; homaj kadavroj; faritaĵo de homaj manoj [3]; la nehomaj krioj de lia edzino [4].

homaroTEZ

La tuta homa gento: grandegan signifon havus por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita lingvo [5].
PRT:socio

homaranismoTEZ

ESP Doktrino postulanta, ke ĉiu rigardu kaj amu ĉiulandajn homojn kiel siajn fratojn.

homeco

1.
La eco esti homo, aparteni al la homa gento, uleco: depost la momento, en kiu mi perdis la kredon pri mia homeco, miaj suferoj finiĝis [6]; en sia demando la legantino mencias (ne)homecon de la aganto [7]; KRI la homeco kaj la dieco de Jesuo Kristo.
2.
La supozataj trajtoj de „nedifektita“ homa naturo (kompatemo, helpemo, bonfaremo): Vi pensas, ke la skito la barbara Aŭskultos tiun voĉon de la vero Kaj de l' homeco, kiun ne aŭskultis La grek' Atreo? [8]; kiel migranta, senhejma apostolo de libero kaj homeco mi montrus al ili la gvidstelon [9].

homeca

1.
Rilata al homeco1: la malĝojiga, la lamentinda, sed tute homeca afero estas, ke tiuj, kiuj ĵus hieraŭ mem estis la persekutatoj, nun estas la plej kruelaj persekutantoj [10]
2.
Rilata al homeco2: ni volas kulturi ĉe niaj membroj „fortikan senton de homeca solidaro“ [11]; tiuj, kiuj laboras, estas tre helpopretaj kaj homecaj [12]

homidoTEZ

Ido de homo: ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo, por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn [13]. SIN:infano

hominoZTEZ

Ina homo. SIN:virino

ĉiuhomaTEZ

=universala

malhoma, nehoma

Ne homaspekta, ne inda je homo: tro kruela, tro mizera, tro terura...: li komencis ripeti per raŭka, nehoma voĉo: mi kredas, mi kredas [14]; la komunumo ... malhome supervivis meze de la polucio kaj de la mizero [15].

multhoma, multehoma, homplena

Enhavanta multajn homojn; loĝata de multaj homoj: homplena strato; multhoma lando; li ekrigardis tra la vitro sur la multehoman kaj multemovan straton [16].

kavernhomo

PRA Prahomo, kiu loĝis en kavernoj.

Rim.: Prahistoriistoj unue opiniis, ke homoj en iu epoko normale loĝis en kavernoj. Tiu nocio ne validas plu en moderna prahistorio. [ĵv, 2005-08-26]

komunhoma, komunehoma

Interesanta ĉiujn homojn: ĉiu societo aŭ kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan komunehoman celon almenaŭ je unu paŝo [17].

neĝhomo, neĝviro

Skulptita figuro simila al homo farita el neĝo.

pajlohomo

(frazaĵo) Homo, kiu nur ŝajne funkcias, malantaŭ kiu reale decidas aliaj homoj kaŝataj: hodiaŭaj studoj tamen pruvas, ke li estis nura pajlohomo: la vera «Ido» estis unu el la sekretarioj mem de la Komitato, nome Louis Couturat [18]. temas pri piramideta strukturo kun pluraj pajlohomoj, ... surscenigantaj simplan farson [19].

prahomoTEZ

PRA Iu el la diversaj prahistoriaj, tre antikvaj homoj, ankaŭ tiuj, kiuj rase malsimilas al nuntempuloj: laŭ via logiko, vortoj ne estas utilaj, ĉar prahomoj fartis bone sene [20].

senhoma

Kie homoj ne estas, nevizitata, neloĝata: la vojo inter la ĝardenoj estas senhoma [21].

senhomejo

GEOG Loko, regiono, kie neniu homo vivas konstante: la arbaraj senhomejoj de la interna Afriko [22]; li alvenis la regionon de la kristanoj trans la senhomejo, tra kiu laŭ homa memoro neniu andaluza armeo pasis [23].

senhomigiTEZ

(tr)
Senigi je loĝantoj: pesto kaj milito senhomigis la tutan landon. VD:dezertigi

superhomo

FIL Imago de nova homtipo, havanta eksterordinare superajn kvalitojn.
Rim.: La nocio venas de Henricus Müller kaj estis uzata poste de Herder, Goethe kaj Nietzsche. La nazioj misuzis la nocion por sia ideologio.

superhoma

Superanta la kapablojn de normala homo: la dioj donis al li superhoman memoron kaj la miraklan penetreman okulon [24].

homamaTEZ

Zorganta pri la feliĉo de l' homoj. VD:humana

homevitulo

Homo, kiu malŝatas kaj evitas aliajn homojn.

tradukoj

anglaj

~o: man; neĝ~o, : snowman. ~oj: people.

bretonaj

~o: den, mab-den; ~a: -den, denel; ~aro: denelezh; ~ido: bugel; ~ino: maouez; mult~a, , : poblek; sen~a: didud; sen~igi: didudañ; super~o: dreistden; super~a: dreistdenel; ~ama: dengarour; ~evitulo: dengasaour. ~oj: tud.

bulgaraj

neĝ~o, : снежен човек.

ĉeĥaj

~o: člověk; ~a: lidský.

ĉinaj

~o: 人 [rén]; ~aro: 人类, tr. 人類 [rénlèi].

francaj

~o: être humain, homme, humain; ~a: humain; ~aro: genre humain, humanité; ~aranismo: homaranisme; ~ido: enfant, fils d'homme; ~ino: femme; ĉiu~a: universel; mal~a, : inhumain; mult~a, , : animé, populeux; kavern~o: homme des cavernes; komun~a, : d'intérêt général; neĝ~o, : bonhomme de neige; pajlo~o: homme de paille; pra~o: homme préhistorique; sen~a: désert, désertique, inhabité, inoccupé, vide; sen~ejo: désert (lieu inhabité); sen~igi: dépeupler, vider; super~o: surhomme; super~a: surhumain; ~ama: philanthrope; ~evitulo: misanthrope. ~oj: gens; ne~aj: inhumain.

germanaj

~o: Mensch; ~a: menschlich; ~aro: Menschheit; ~aranismo: Humanismus; ~ido: Menschenkind, Kind; ~ino: Frau; kavern~o: Höhlenmensch; neĝ~o, : Schneemann; pra~o: Vormensch, Urmensch; sen~a: menschenleer; sen~igi: entvölkern; super~o: Übermensch; super~a: übermenschlich. ~oj: Leute.

grekaj

~o: άνθρωπος; ~a: ανθρώπινος; ~aro: ανθρωπότητα; ~ino: γυναίκα; ĉiu~a: παγκόσμιος; ~evitulo: μισάνθρωπος.

hebreaj

~o: אדם, בן אדם, בן אנוש; ~a: אנושי; ~aro: האנושות; ~ino: בת אנוש; super~a: על-אנושי; ~ama: אוהב בריות; ~evitulo: שונא אדם.

hispanaj

~o: hombre, humano; ~a: humano; ~aro: humanidad; kavern~o: cavernícola; sen~a: deshabitado; sen~igi: deshabitar; ~ama: filántropo; ~evitulo: misántropo. ~oj: gente.

hungaraj

~o: ember; ~a: emberi; ~aro: emberiség; ~aranismo: homaranizmus; ~ido: emberfia; ~ino: asszony; ĉiu~a: emberi (egyetemes); mult~a, , : népes, zsúfolt; kavern~o: barlanglakó; komun~a, : közös emberi, általános emberi; sen~a: néptelen, kihalt, lakatlan; sen~igi: elnéptelenít; super~o: übermensch, felsőbbrendű ember; super~a: emberfeletti; ~ama: emberszerető; ~evitulo: emberkerülő. ~oj: az emberek.

italaj

~o: uomo; ~a: umano; ~aro: genere umano, umanità (genere umano); ~aranismo: homanarismo; ~ido: bambino (zool.); ~ino: donna (zool.); ĉiu~a: universale (per tutti); mult~a, , : popolato, popoloso; kavern~o: uomo delle caverne, cavernicolo; neĝ~o, : pupazzo di neve; pajlo~o: uomo di paglia; pra~o: uomo preistorico; sen~a: deserto (agg. - disabitato), disabitato; sen~ejo: deserto (sost. - luogo disabitato), desolazione (sost. - luogo disabitato); sen~igi: spopolare; super~o: superuomo; super~a: sovrumano (agg.); ~ama: filantropico; ~evitulo: misantropo. ~oj: gente.

japanaj

~o: 人 [ひと].

kurdaj

~a: mirov.

latina/sciencaj

~o : Homo; ~o : Homo sapiens.

nederlandaj

~o: mens; ~a: menselijk; ~aro: mensheid; ~ido: mensenkind; ~ino: vrouw; mult~a, , : dichtbevolkt; kavern~o: holbewoner; sen~a: onbewoond, onbemand; sen~igi: uitroeien, ontvolken; super~o: übermensch, superman; ~ama: menslievend; ~evitulo: misantroop.

polaj

~o: człowiek; ~a: człowieczy, ludzki; ~aro: ludzkość; ~aranismo: hilelism; ~ido: dziecko; ~ino: kobieta; ĉiu~a: ogólnoludzki; mult~a, , : ludny, pełen ludzi; kavern~o: jaskiniowiec; komun~a, : wspólny wszystkim ludziom, ogólnoludzki; pajlo~o: pozorant, przykrywka; pra~o: praczłowiek, człowiek pierwotny; sen~a: bezludny; sen~ejo: bezludzie, odludzie; sen~igi: eksterminować, wyludnić; super~o: nadczłowiek, superman; super~a: nadludzki; ~evitulo: mizantrop, odludek. ~oj: ludzie.

portugalaj

~o: homem; ~a: humano; ~aro: humanidade; ~ino: mulher; ĉiu~a: universal; kavern~o: homem das cavernas; ~evitulo: misantropo.

rusaj

~o: человек; ~a: человеческий; ~aro: человечество; ~aranismo: хомаранизм, гиллелизм; ~eco 1.: человечность, человечество (как качество), одушевлённость (грам.); ~eco 2.: человечность; ~eca 1.: человеческий; ~eca 2.: человечный; ~ido: ребёнок; ~ino: женщина; ĉiu~a: общечеловеческий; mult~a, , : многолюдный; kavern~o: троглодит, пещерный человек; komun~a, : общечеловеческий; pra~o: древний человек, доисторический человек; sen~a: безлюдный; sen~igi: обезлюдить; super~o: сверхчеловек, супермен; super~a: сверхчеловеческий; ~ama: человеколюбивый; ~evitulo: нелюдим, бирюк, мизантроп. ne~aj: нечеловеческий.

slovakaj

~o: človek; ~a: ľudský; ~aro: ľudstvo; ~aranismo: humanizmus; kavern~o: pračlovek; super~o: nadčlovek; super~a: nadľudský. ~oj: ľudia.

tokiponaj

~o: jan; ~a: jan.

turkaj

~a: insan, insan oğlu; ~aro: insanlık; ~ido: insan oğlu; ~ino: kadın; ĉiu~a: evrensel; kavern~o: mağara adamı; pra~o: tarihöncesi insanı; super~a: insanüstü; ~ama: insansever; ~evitulo: insandan kaçar, mizantrop.

volapukaj

~o: men; ~a: menik; ~aro: menad.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 135:15
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 12a
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, el la unua libro de la lingvo esperanto
6. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
7. Sergio Pokrovskij: Ĉu «de» aŭ «per»?, La Ondo de Esperanto, N-ro 55 (1999:5)
8. Goeto, tr. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, 5:3
9. Stellan Engholm: Vivo vokas
10. B. Traven, tr. Hans-Georg Kaiser: La Mortula ŝipo, Ĉap. 17a
11. Lanti: Neŭtralismo ― Neŭtraluloj
12. Björn Erik Höijer: Ankoraŭ iom da hela temp, Vespera ruĝo anoncas ventegon. Inko Tyresö, 2001
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 89:47
14. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
15. S. Larbar: Karuseloj, 1987
16. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
17. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
18. T. Carlevaro: Mondlingvaj akademioj, [vidita je 2006-06-08]
19. J. Camacho: La liturgio de l' foiro, 1999-03
20. J. Cook: Re: Demando por ĉiuj..., soc.culture.esperanto, 1997-05-27
21. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 26a, p. 273a
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
23. F. G. Bengtsson, trad. B. Nilsson: Orm la Ruĝa, 1989
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 2a

[^Revo] [hom.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.44 2012/05/28 13:10:09 ]