tradukoj: be de en es fr hu nl pl pt ru

neg/i [1]

negi

(tr)
1.
Aserti, ke io ne estas vera aŭ efektiva aŭ necesa: negi sian kulpon, sian partoprenon en la afero; foje en letero Wen Yiduo skribis ke Profesoro Winter havis „tre romantikan junecon“, kaj s-ro Maljuna Winter neniam negis aŭ klarigis tiun aserton [2]; mi ne negas la fakton, ke la nuntempa japana kulturo kaj ties spiriteco ŝanĝiĝas tre draste [3]; personoj kiuj konstante negadis la ekzistadon de (Dio) [4]; li estas nenegeble talenta.
2.
Malakceptante, kontraŭi: negi la arton kaj la belon; unue ili volas terure suferigi al vi la koron por igi vin negi vian dion [5]; efektive tamen, negi sin mem signifas ne, ke oni negas sin antaŭ io alia, por do unuiĝi kun tiu alia ― male, per la negado aperas el la interno de ni mem la origina memo, la vera memo [6]; Se iu sentus miron, eĉ envion, / ĝi estu nur ĉar ni la Muzon flegis. / Ni ne defiis sorton, ne ĝin negis, / sed amis kaj postlasis poezion [7].

nega

Esprimanta negon, rilata al nego: la negaj tabelvortoj komenciĝas per nen-; la nega propozicio; la nega operacisimbolo. SIN:negativa1

nego, negado

La ago, la operacio negi. SIN:negacio

tradukoj

anglaj

~i 1.: deny; ~i 2.: reject; ~a: negative; ~o, : negation.

belorusaj

~i 1.: адмаўляць; ~i 2.: адмаўляцца, выракацца; ~a: адмоўны, нэгатыўны; ~o, : адмаўленьне , адмова.

francaj

~i: nier; ~a: négatif; ~o, : négation.

germanaj

~i 1.: verneinen; ~i 2.: ablehnen.

hispanaj

~i: negar; ~a: negativo; ~o, : negación.

hungaraj

~i 1.: tagad; ~i 2.: megtagad; ~a: tagadó, negatív; ~o, : tagadás, negáció.

nederlandaj

~i: ontkennen; ~a: ontkennend, negatief; ~o, : ontkenning.

polaj

~i 1.: negować; ~i 2.: negować, odrzucać, przeczyć, zaprzeczać; ~a: negujący; ~o, : negacja, negowanie.

portugalaj

~i: negar.

rusaj

~i 1.: отрицать; ~i 2.: отречься; ~a: отрицательный; ~o, : отрицание.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Guozhu: Malfacile Eldirebla Kio en Koro
3. I. Deguĉi: La Esenco de la Japana Kulturo, La estonteco de la homaro
4. Zamenhof: citite laŭ PIV2, p. 778.
5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 17a
6. Hisamatsu S.: Ateismo
7. T. B. Carr: Sur parnaso, FEL, 1998

[^Revo] [neg.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.12 2010/12/19 17:30:20 ]