tradukoj: be br de el en es fr hu it nl pl pt ru sv

1nerv/o [1]

nervo

ANA Blanka fadenforma organika teksaĵo, kiu transkondukas al cerbo la impresojn ricevitajn de sentorganoj kaj al muskoloj la impulsojn de cerbo aŭ spino.

nerva

1.
Rilata al nervoj: nerva malsano.
2.TEZ
PSI Kies nervoj estas facile inciteblaj; malpacienca: mi fariĝis nerva ĉe tiu penso; liaj manoj nerve pugniĝis.

nervaroTEZ

ANA Loka grupo aŭ tuto de nervoj en korpo: la efiko sur mian taŭzitan nervaron estis terura [2].

nervema

PSI=nerva2 nervemulojn oni petas ne rigardi [3].

tradukoj

anglaj

~o: nerve; ~a 2.: nervous.

belorusaj

~o: нэрв; ~a: нэрвовы.

bretonaj

~o: nervenn; ~a 1.: nervel; ~a 2.: nervus.

francaj

~o: nerf; ~a: nerveux; ~aro: nerfs; ~ema: nerveux.

germanaj

~o: Nerv; ~a 1.: nervlich.

grekaj

~o: νεύρο; ~a 1.: νευρικός.

hispanaj

~o: nervio; ~a: nervioso.

hungaraj

~o: ideg; ~a 1.: ideg-, idegi; ~a 2.: ideges.

italaj

~o: nervo; ~a: nervoso; ~aro: nervi.

nederlandaj

~o: zenuw; ~a 1.: zenuw-; ~a 2.: zenuwachtig.

polaj

~o: nerw; ~a 1.: nerwowy.

portugalaj

~o: nervo; ~a: nervoso.

rusaj

~o: нерв; ~a 1.: нервный; ~a 2.: нервный, нервозный.

svedaj

~o: nerv; ~a 2.: nervös.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. E. R. Borroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
3. trad. skirlet: 12 seĝoj, 2009

[^Revo] [nerv.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2012/05/29 12:10:16 ]