tradukoj: de en fr it pl pt

ogr/o [1]

ogro

1.
MIT Granda, kruda, manĝavida feo, iafoje hommanĝema: „paĉjo, paĉjo, ogro ĵus kaŝis sin en la vestoŝranko“ [2]; la kompatinda Bilbo sidis en la mallumo kaj pensis pri ĉiuj nomoj de gigantoj kaj ogroj, kiujn oni rakontis en fabeloj [3].
2.
MIT Dajmono de la morto en la popolaj legendoj de la Romianoj, kiuj ofte uzis lian nomon por aludi pri la Infero mem. Li havis nigrajn flugilojn kaj longan falĉilon, kiel poste la Morto en la mezepokaj legendoj.

ogrino

MIT Granda, kruda, manĝavida feino, iafoje hommanĝema.

tradukoj

anglaj

~o: ogre; ~ino: ogress.

francaj

~o: ogre.

germanaj

~o: Oger.

italaj

~o: orco; ~ino: orchessa.

polaj

~o: ogr (zazwyczaj: olbrzym pożerający dzieci) ; ~ino: baba-jaga, baba-jędza, wiedźma.

portugalaj

~o: ogro, papão (mit.) , trasgo.

fontoj

1. Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento
2. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, TK, 1970
3. J. R. R. Tolkien, trad. C. Gledhill: La hobito, ĉapitro 5a. - Sezonoj, 2000

[^Revo] [ogr.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.6 2009/08/08 16:33:21 ]