tradukoj: de en es fr nl no

oksimor/o [1]

oksimoro

LIN Stilfiguro en kiuj du elementoj kontraŭdiras unu la alian, ekzemple „vivanta kadavro“, „nigra neĝo“: ni estas la sola nacio en la mondo, kiu kredas, ke oni povas esti edukita kaj paroli nur unu lingvon. Tio estas oksimoro! [2]; (ĉu disvendi) Esperantan naciismon -- kia oksimoro! [3]; la kombino de unudirekta „progreso“ kaj oscila „tajdo“ formas amuzan oksimoron ― evidente, „tajdo“ ĉi tie fakte signifas ion alian ol difinite [4]. VD:antitezo, paradokso

tradukoj

anglaj

~o: oxymoron.

francaj

~o: oxymore.

germanaj

~o: Oxymoron.

hispanaj

~o: oxímoron.

nederlandaj

~o: oxymoron.

norvegaj

~o: oxymoron.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Marko Naoki Lins: La Ondo de Esperanto
3. Jorge Camacho: La liturgio de l' foiro
4. Sergio Pokrovskij: La Ondo de Esperanto, 2005. № 6 (128)

[^Revo] [oksimor.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.2 2010/03/03 17:31:29 ]