tradukoj: de fa fr nl pl ru

Olimpik/o [1]

Olimpiko

SPO Granda internacia sportoturniro, kiu imitas samnoman ceremonion religian kaj sportan en antikva Grekujo: la olimpikoj de la jaro 2000 en Sidneo anonciĝas luksaj [2]; ĉe la lagobordo funkcias la trejnejo de la altkvalitaj sportistoj pretiĝantaj al la olimpiko [3].

Rim.: En iuj lingvoj la vorto aperas nur plurnombre. Ununombraj ekzemploj en Esperanto ne abundas, sed ekzistas, nombrante 2 elcentojn de interretaj aperoj en 2007-05. [ĵv]

Somera Olimpiko

SPO Olimpiko de sportoj arenaj aŭ enĉambraj okazanta ĉiun kvaran jaron ekde 1896.

Vintra Olimpiko

SPO Olimpiko de sportoj surneĝaj, surglaciaj, okazanta ĉiun kvaran jaron ekde 1921: En Canmore oni konstruis instalaĵojn por la Vintra Olimpiko de 1988 [4].

tradukoj

francaj

~o: Jeux olympiques, JO; Somera ~o: Jeux olympiques d'été; Vintra ~o: Jeux olympiques d'hiver.

germanaj

~o: Olympiade, Olympische Spiele; Somera ~o: Olympiade (Sommerspiele); Vintra ~o: Olympische Winterspiele.

nederlandaj

~o: Olympische Spelen; Somera ~o: Olympische zomerspelen; Vintra ~o: Olympische winterspelen.

persaj

~o: المپیاد، بازی‌های المپیک; Somera ~o: بازی‌های المپیک تابستانی; Vintra ~o: بازی‌های المپیک زمستانی.

polaj

~o: olipiada; Somera ~o: olimpiada letnia; Vintra ~o: olimpiada zimowa.

rusaj

~o: олимпиада, олимпийские игры; Somera ~o: летняя олимпиада, летние олимпийские игры; Vintra ~o: зимняя олимпиада, зимние олимпийские игры.

fontoj

1. Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento
2. C. Rigollet, trad. C. Bertin: ... la olimpikoj de la jarmilo, 2001-07
3. -: Hungario, Regiono 2 [2006]
4. Vikipedio, artikolo „Canmore (Alberto)“, 2006-12-12

[^Revo] [olimpik.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.6 2009/09/11 16:30:51 ]