tradukoj: fr nl

opres/i [1]

opresi

(tr)
(malofte)
=premi 2 sendis min mia patro al mia fratino, vidvino post Henriko, la Bavaria duko, kiun opresis Ludoviko, pretekstante esti imperiestro [2]; tio estas kolosa grando; ĝi opresas imagon [3].

opreso

(malofte)
=premo 2 tie ŝi ne sentis l' opreson spertitan junaĝe [4]; 87 ĵurnalistoj estis arestitaj vendrede, kiam ili preparis por surstrata kunveno kontraŭ la reĝa opreso al la ĵurnalismo [5].

tradukoj

francaj

~i: accabler, opprimer, persécuter; ~o: oppression.

nederlandaj

~i: onderdrukken; ~o: onderdrukking.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Karolo la kvara, trad. J. Vondroušek: La propra biografio, 1995
3. J. I. Perelman: Interplanedaj Vojaĝoj, ĉapitro 6a [vidita je 2006-08-11]
4. Paula Gunn Allen, trad. E. Galvin: Koraka vojo, [1990?]
5. R. Manandhar: Nepalo: 87 ĵurnalistoj arestitaj..., Raporto.info, 2005-09-16

[^Revo] [opres.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.2 2009/10/15 16:33:03 ]