tradukoj: be ca de en es fr hu nl pl pt ru

*prem/i [1]

*premiTEZ

(tr)
1.
Apliki forton sur aĵon en kontakto.
a)
Aplikante forton sur aĵo malvastigi la spacon okupatan de ĝi, aŭ teni ĝin malvaste: premi buteron en potonB, vinberojn, mielĉelarojn; tio estis ŝia ŝpinfasko, kiun ŝi premis en sia mano [2]; li premis ŝin kiel sian ruĝiĝantan fianĉinon en siaj brakoj [3]; rakonteto pri paro da geamantoj, karespremantaj sin sur benko en la urba parko [4]; [la flegistoj] komencis laŭregule premeti lian nazon kaj makzelon per akvo kaj glacio [5]; ili malĉastis en Egiptujo, en sia juneco ili malĉastis; tie premiĝis ilia brusto, kaj tie palpiĝis iliaj virgaj mamoj [6]; afable premi la manon al iu; premi sian kapon per ambaŭ manojB; esti premata en la popolamaso; cedante malrapide ni estis premitaj kiel sardeloj en barelo.
b)TEZ
Aplikante forton sur aĵo ĝin movi: ŝi premis la rustiĝintan anson tiel longe, ĝis ĝi cedis kaj la pordo malfermiĝis [7]; li kalkulis [la najlojn] de la dekstra flanko: unujn li forte premis, aliajn turnis [8]; li denove premis la sonorilbutonon [9]; KOMP premi la musbutonon, klavon; Ilu-ittia ..., trovinte platon el ŝtono, kiun li serĉis, premis per la tuta pezo de sia korpo kontraŭ ĝin [10]; la talpo ekpremis per sia larĝa nazo la arkaĵan plafonon kaj dispuŝis la teron [11]. VD:puŝi
2.TEZ
(figure) Ĝeni, suferigi.
a)TEZ
(io)(figure) Korpe aŭ anime ĝeni, suferigi, kvazaŭ per tro peza ŝarĝo: najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas (dolorigas la piedon pro sia malvasteco) [12]; ankoraŭ neniaj profesiaj zorgoj ilin premis [13]; multaj similaj demandoj preme okupis la pensojn de la knabino [14]; la varmo de julia suno premis min, premis la urbon; malĝojaj meditoj premis linB; la timo lin premis; la laboro min premas; ni prenas el via trezorejo, ĉar la mizero premegas nin [15]; premegata de zorgojZ; ekonomia krizo premas ĉiujn naciojn; la malbonaj cirkonstancoj povis lin premi, sed neniam rompi; ĉie, kien mi venas, troviĝas ia malbonaĵo, kiu premas la koron (malĝojigas) [16]; la koro premiĝas vidante tiun situacionZ; premanta malsato [17], sciigo [18], mallumo [19]; premante kuŝis la varmo sur la tuta naturo [20]; la mastro mortis, la mastrino troviĝis en premita situacio, la servistino fariĝis nenecesa [21].
b)TEZ
(iu)(figure) Tirane trudi ĝenojn kaj suferojn al iu: Saraj komencis premi ŝin, kaj ŝi forkuris [22]; oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj [23]; fremdulon ne ofendu, nek premu lin, ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta [24]; Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian kriadon kaŭze de ĝiaj premantoj [25]; la Eternulo estos rifuĝo por la premato [26].
Rim.: Ĉi tiu senco estas oftega en la Biblio, sed ŝajnas, ke la moderna lingvo pli volonte uzas subpremi.
VD:embarasi

premo

1.
Ago premi aplikante forton: kun konvulsia premo [vi] min kaptas mane ĉe la spasma pug' [27]; ricevi ekpremon en la popolamasoZ; per eta lupeo li malkovris netajn spurojn de fingropremoj, tiel sur ties ingo kiel sur la kandelo mem [28]; KOMP la operacio efektiviĝas per unu klavpremo.
2.TEZ
(figure) Ago premi, ĝeni, suferigi: mi returniĝis, kaj mi vidis ĉiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno [29]; en la komenco, sub la premo de tre grandaj malhelpoj eksteraj, ni progresadis malrapide [30]; fari premon sur la opinionZ; cedi al la insista premo de amikojZ; de post 80 jaroj vi suferas la premon de tiu popolo.
3.TEZ
FIZ Fizika grando, esprimanta la rilaton inter forto aplikata al surfaco kaj la areo de tiu surfaco: MET la atmosfera premo (estigata de la pezo de atmosfero) mezuriĝas per barometro; MED la arteria premo; ĝuste per la premo kreiĝas la multekosta ŝtono [31]; la dimensioj de premo estas ML-1T-2; (figure) labori sub alta premo [32] (teĥnika metaforo). VD:atmosfero, paskalo.
4.TEZ
(arkaismo) =premateco mi plenumos al Vi miajn promesojn, kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo, kiam mi estis en premo [33].

premaTEZ

Premanta: regis prema silento en la salono [34]; la prema varmego de somera tago estis forpasonta, kaj baldaŭ cedos al pli agrabla, vespera aero kun refreŝigaj ventetoj [35]; prema vetero, atmosfero, varmo, melankolio; prema potenco, penso, ideo, konsciencriproĉo, petoZ; tio faris premegan impreson. VD:peza, senvigliga, sufoka

premado

Longa, konstanta premo: kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko? [36]; sub la premado de la mizero[37].

premaĵoTEZ

[38]
MED Medikamento prezentita sub formo de tablojdo kaj farita el kunpremita pulvoro: premaĵo el aspirino. VD:pastelo, tablojdo.

premateco, premitecoTEZ

Stato de iu premata de la homoj aŭ okazaĵoj: la Eternulo ... vidis nian mizeron kaj nian laboradon kaj nian prematecon [39]; en mia premiteco mi vokis la Eternulon [40]; mi parolos en la premiteco de mia spirito, mi plendos en la maldolĉeco de mia animo [41]; ankaŭ vin Li elkondukus el la suferoj en spacon vastan, kie ne ekzistas premateco [42];

premejo

AGR Ejo, kie oni premas fruktojn: la grenejoj pleniĝos de greno, kaj la premejoj superpleniĝos de mosto kaj de oleo [43]; ne forsendu lin kun malplenaj manoj, sed havigu al li iom el viaj brutoj kaj el via garbejo kaj el via vinpremejo [44].

premiloTEZ

1.
[45] Aparato por premi objektojn: premilo por pantalonoj.
2.
AGR Aparato por premi fruktojn: premilo por vinberoj, olivoj ktp; oni tretas vinpremilojn en sabato [46].

alpremi

(tr)
Premi, puŝante al io aŭ iu: hirundo kun la belaj flugiloj forte alpremitaj al la flanko [47]; ŝi alpremis sian buŝon al mia kaj siajn brakojn ŝi metis ĉirkaŭ mian kolon [48]; Dio alpremis la mortintan infanon al Sia koro [49]; li bezonis nur alpremi risorton, tiam miloj da kugloj flugis al sia celo, kaj la pafiloj tuj denove ŝargiĝis [50]; alpremi iun al la muroZ; alpremiĝi al plej mizera situacio.

ĉirkaŭpremiTEZ

(tr)
Premi de ĉiuj flankoj, ekzemple en siaj brakoj: du blankaj elegantaj manoj ĉirkaŭpremis la ambaŭ manojn de Mario [51]; dum la homamaso ĉirkaŭpremis lin kaj aŭskultis la vorton de Dio, li staris apud la lago Genesaret [52]; ŝi prenis ŝin sur la genuoj kaj tenis ŝin ĉirkaŭpremiteZ; la Bubo brulis en la Ĉirkaŭprem', kontuze pro la strikta vojo smirga [53].

depremi

(tr)
1.
Premi desupre malsupren: poste mi fermis miajn okulojn kaj depremis la ŝaltilon: tintis sonorilo [54]; depremita volbo (korb-ansa) [55].
2.TEZ
(figure) Aflikti: kiam ni jam alvenis en Makedonujon, nia karno tute ne faciliĝis, sed ni ĉiel depremiĝis [56]; ni ekstreme super la forto estis depremitaj, tiel, ke ni forte malesperis, eĉ pri la vivo [57]; Bahá'u'lláh, anstataŭ esti malgaja kaj depremita, elmontris grandegajn ĝojon, dignon kaj povon [58]. VD:deprimi

dispremiTEZ

(tr)
Dispecigi per premo; tute detrui: oni alport[is] dispremitan figon kaj metis sur la ŝvelaĵon, kaj li resaniĝis [59]; la popolo dispremis lin per la piedoj ĉe la pordego, kaj li mortis [60]; kiel stratan koton mi disbatas kaj dispremas [miajn malamantojn] [61]; Li dispremos niajn malamikojn [62]; (figure) dispremita de timo; (figure) malespero dispremis la patrinonZ.

elpremi

(tr)
1.
Eligi per premado: mi prenis la berojn, kaj mi elpremis ilin en la pokalon de Faraono [63]; kiam la morgaŭan tagon li matene leviĝis, li elpremis la lanon, kaj elpremis el la lano roson, plenan kalikon da akvo [64]; la maljuna poeto ... prenis la malgrandan knabon sur la genuojn [kaj] elpremis al li la akvon el la haroj [65]; elpremi spongon.
Rim.: La objekto povas montri kaj la prematajn aĵojn kaj tion, kio eliĝas el ili.
2.TEZ
(figure) =eldevigi tamen tiom prosperis al mi elpremi el li, ke Ilu-ulba kaj Ŝankhatum nenion scias pri ĉi tiu propono [66]; elpremi almozonZ.

enpremi

(tr)
Enigi per premo: Jozef estis vendita kiel sklavo: oni enpremis liajn piedojn en katenojn [67]; la malbonaj potencoj ... enpremis sin kun puŝo de vento tra la nefermita pordo en la ĉambreton [68]; li frapis per la osteca pugno tiel energie sur sia mallarĝa brusto, ke ĉiumomente oni povis timi, vidi lin enpremi la kavernsonan korpoparton [69]; (figure) [la malamiko] enpremu mian vivon en la teron (mortigu min), kaj mian honoron li metu en la polvon [70].

malpremi

(tr)
Ĉesigi premadon kaj lasi ion premitan libere reveni al ties normala stato: trenu la krucon ĝis la punkto, kiun vi deziras uzi kiel novan originon, kaj malpremu la musbutonon [71]; eksterigo de la sentoj, per vortoj kaj per iu ajn alia formo, malpremas internajn tensiojn; ni faras streĉon kaj mallongigas la muskolon por ion reteni, sed la birdo ‐ male ‐ devas kun forto malpremi la „fingrojn“ por debranĉiĝi [72].

fingropremaĵoTEZ

JUR Premsigno, farita de fingro: li nun havis perfektan serion de fingropremaĵoj, kiujn li povis klasi apud tiuj de Hadda [73].

interpremi

(tr)
Premi unu al la alia: li mem reveme fiksrigardis antaŭ sin, interpremante la fingropintojn de siaj manoj [74]; tie regis vigla interpremado [de la homamaso] [75].

korpremo

Malĝojo, aflikto: ŝi rememoris la restintojn [kaj] neesprimebla korpremo ŝin atakis [76]; kio tiel korpremas vin? [77]; li sanigas la korprematojn kaj bandaĝas iliajn vundojn [78]; de kelka tempo ŝi suferis de korpremateco ... kaj imagis, ke ŝi korpe fartas malbone [79].

kunpremi

(tr)
1.
Premi ion tiel, ke ĝiaj elementoj fariĝas tre proksimaj: li portis elegantajn botojn kaj ĉapelon, kiu povis estis kunpremata (faldata per vertikala premo) [80]; la princo mordis la lipojn kaj kunpremis la pugnojn (en signo de kolero) [81]; ĉi tiuj sulketoj kaj maldikaj kunpremitaj lipoj aspektigis lin kiel viron kun maldolĉa temperamento kaj kutima malkontenteco [82]; ombreca figuro de azeno kun strangaspekte kunpremita rajdanto senbrue glitis trans herbejo [83]; li pripalpis [la kandelon], kunpremis la meĉon per la fingroj kaj poste denove kuŝiĝis [84]; la palaj lipoj kunpremiĝisZ; la popolo kunpremiĝe amasiĝas; (figure) io kunpremis lian koronB (afliktis lin); (figure) la koro dolore kunpremiĝas spertante tian sendankemon.
2.TEZ
FIZ[85] Agi sur korpon tiel, ke ĝia volumeno malpliiĝas: kunpremita aero.

kunpremilo

[86]
TEK Motoro kun pumpilo, servanta por kunpremi 2 gason.

manpremoTEZ

Saluto de du homoj, farata per reciproka preno kaj premo de mano: la frataj popoloj de Danujo kaj Svedujo salutas sin reciproke, ne per kanonoj, sed per amika manpremo [87]; li manpremis ĝentile afable, ĉiam per intense forta kaj sentpera mano [88].

paperpremilo[89]

TIP Peza, ofte ornama objekto, por meti sur paperaĵoj kaj eviti ilian disblovadon: mi ege deziris paperpremilon [90].

piedpremiTEZ

(tr)
=treti liaj soldatoj piedpremadis la grenon sur la kampo kaj forbruligadis la domojn de la vilaĝanoj [91]; li paŝas sur potenculoj kiel sur koto, kaj kiel potfaristo piedpremas argilon [92]; (figure) per Via nomo ni piedpremos (detruos) niajn kontraŭbatalantojn [93]; (figure) kial do vi piedpremas (malrespektas) Mian buĉoferon kaj farunoferon, kiujn Mi starigis por la loĝejo? [94].

rulpremi

(tr)
Premi 1.a per rulado, ofte por platigi: rulpremi paston maldikaZ; rulpremi gazonon.

rulpremiloTEZ

[95]
TEK Veturilo movata per motoro, kun larĝaj pezaj rulcilindroj, servanta por glatigi vojmaterialojn kaj malmoligi la supraĵon de stratoj.

aerpremo

FIZMET Mezurebla premo de aero: submeti la organismon al pli alta aerpremo en atmosfero, saturita per oksigeno? [96].

sangopremoTEZ

FIZL Mezurebla premo de sango en angioj: Liu Yulian mezuras sangopremon por vilaĝano [97]. VD:tensio 1

subpremiTEZ

(tr)
1.TEZ
Premi sub sia povo, potenco; premi 2.b: ĉu ne subpremas vin la riĉuloj, kaj mem trenas vin antaŭ la tribunalojn? [98]; subpremi ribelon, fremdan genton; batalo por la sendependiĝo de tiu aŭ alia „subpremata nacio“ [99]; la subpremiteco de la popolo sub la caroj; aro da nesubpremeblaj Fenicianoj kaj Damaskanoj ... de tempo al tempo brue rompis la konvenecon de la loko [100]; (figure) subpremata de dormo; [101]; (figure) li ne povis subpremi en si akuzan voĉon [102]. VD:despoteco, jugo, sklaveco, skurĝo, sufoki, tiraneco, vipo
2.
(figure) Peni ne montri sian animstaton al la ĉeestantoj, evitante parolojn, korposignojn, ks: Angolm elegante metis manon antaŭ la buŝon kaj subpremis oscedon [103]; [la teatra medio] estas mondeto de envio, venĝemo, flatado kaj subpremitaj sentoj de orgojlo kaj sinadoro [104]; li devis subpremi rideton pri la naiva maniero, en kiu ili lasis sin kapti [105].
3.
(figure) Cedigi, obeigi per morala premo: oni ne povas subpremi tiun bezonon; subpremi sian pasion.

trapremi

(tr)
Traigi per premado: KUI trapremi terpomojn, kaĉon; multaj maldikaj logantoj de tiu institucio sin trapremas [tra la krado] kaj faras ekstere siajn malgrandajn vizitojn [106].

vinpremanto, vinberpremanto

AGR Tiu, kiu faras moston, elpremante vinberojn: venos tagoj ..., kiam la pluganto renkontiĝos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto [107]; kanton de vinpremantoj Li eksonigos super ĉiuj loĝantoj de la tero [108].

premmaŝino

[109]
TEK Maŝino por industrie premi objektojn.

premdevigi, premnecesigi, premtrudiTEZ

(arkaismo)
Devigi, necesigi, trudi per morala premo.

Rim.: La radiko prem ofte aperas kiel flankelemento en kunmetaĵoj, foje kun nuanco de premo de moralo. Vidu premkateni, premmortigi, premplatigi, prempenso, premsigno, premsonĝo.

tradukoj

anglaj

~i: press, squeeze; ~o 1.: press, pressure; ~o 2.: press, pressure; ~o 3.: pressure; ~a: pressing, oppressive; ~ado: pressure; ~aĵo: tablet; ~ateco, ~iteco: pressure; ~ejo: fruit press; ~ilo 1.: press; ~ilo 2.: press; al~i: clasp; ĉirkaŭ~i: embrace, hug; de~i 1.: depress, press, push; de~i 2.: depress; dis~i: crush, squash; el~i 1.: squeeze out, extract; el~i 2.: extort; en~i: push in; mal~i: release; fingro~aĵo: fingerprint; inter~i: squeeze together; kor~o: heartache; kun~i 1.: squeeze together; kun~i: compress; kun~ilo: compressor; man~o: handshake; paper~ilo: paperweight; pied~i: tread, trample, crush under foot; rul~i: roll; sub~i: suppress, repress, stifle; tra~i: squeeze through; ~maŝino: press; ~devigi, ~necesigi, ~trudi: pressure.

belorusaj

man~o: поціск рукі.

francaj

~i: accabler, appuyer (sur), oppresser, opprimer, pousser, presser, serrer; ~o 1.: pression; ~o 2.: pression; ~o 3.: pression; ~o 4.: oppression; ~a: oppressant, pressant; ~ado: pression; ~aĵo: comprimé; ~ateco, ~iteco: assujétissement, oppression, sujétion; ~ejo: pressoir; ~ilo 1.: presse; ~ilo 2.: pressoir; al~i: acculer, blottir, appuyer (à, contre), presser (à, contre), serrer (sur, contre); ĉirkaŭ~i: embrasser, étreindre; de~i 1.: presser, appuyer; de~i 2.: oppresser, déprimer; dis~i: broyer, écraser; el~i 1.: exprimer; el~i 2.: extorquer; en~i: faire une empreinte (dans), enfoncer, forcer (dans), imprimer; fingro~aĵo: empreinte digitale; kor~o: chagrin (tristesse); kun~i: compresser, comprimer, serrer; kun~ilo: compresseur; man~o: poignée de mains; paper~ilo: presse-papier; pied~i: bafouer, écraser, fouler, piétiner; rul~i: rouler; rul~ilo: rouleau compresseur; aer~o: pression athmosphérique, pression de l'air; sango~o: pression artérielle, pression sanguine; sub~i: dompter, étouffer, mater, réfréner, réprimer; tra~i: broyer et passer, mouliner; vin~anto, vinber~anto: fouleur (de raisin); ~maŝino: presse. ~i la manon al iu: serrer la main de qn; ~itaj kiel sardeloj en barelo: serrés comme des sardines; ~anto: oppresseur; ~ato: opprimé; al~iĝi: se blottir (contre), se presser (à); man~i: serrer la main; nesub~ebla: indomptable.

germanaj

~i a: drücken, pressen, quetschen; ~i b: schieben; ~i a: bedrücken, belasten; ~i b: unterdrücken; ~o 1.: Druck; ~o 2.: Druck; ~o 3.: Druck; ~a: drückend, unter Druck; ~ado: Drücken; ~aĵo: Gepresstes; ~ateco, ~iteco: Unterdrückung; ~ejo: Kelter; ~ilo 1.: Presse, Zange; ~ilo 2.: Kelter; dis~i: zerdrücken; el~i 1.: ausdrücken, auspressen, ausquetschen; en~i: hineindrücken; fingro~aĵo: Fingerabdruck; man~o: Händedruck; ~maŝino: Presse.

hispanaj

~i: presionar, oprimir; ~o 3.: presión; ~aĵo: comprimido, pastilla.

hungaraj

~i a: nyom, présel; ~i b: nyom; ~i a: nyom, nyomaszt; ~i b: elnyom, nyomást gyakorol rá; ~o 1.: nyomás; ~o 2.: nyomás; ~o 3.: nyomás; ~o 4.: szorultság; ~a: nyomasztó, fojtó; ~ado: nyomás; ~aĵo: pasztilla; ~ateco, ~iteco: szorultság, szorongatottság; ~ejo: présház; ~ilo 2.: prés; al~i: odaszorít, rászorít; ĉirkaŭ~i: átölel; dis~i: szétnyom, széttapos; el~i 1.: kinyom, kisajtol, kiprésel; el~i 2.: kierőszakol; en~i: benyom; fingro~aĵo: ujjlenyomat; inter~i: egymáshoz nyom; kor~o: szívszorongás; kun~i 1.: összenyom; kun~i 2.: összeprésel; kun~ilo: kompresszor; man~o: kézszorítás; paper~ilo: papírnehezék; pied~i: tapos; rul~i: hengerel; rul~ilo: úthenger; sub~i 1.: elnyom; sub~i 2.: elfojt, elnyom; sub~i 3.: elfojt; tra~i: átnyom, paszíroz; ~maŝino: sajtológép, présgép; ~devigi, ~necesigi, ~trudi: kényszerít, nyomást gyakorol rá. ~i la manon al iu: kezet szorít.

katalunaj

~aĵo: comprimit, pastilla.

nederlandaj

~i a: drukken, persen, knellen; ~i a: drukken; ~i b: onderdrukken; ~o 1.: het drukken; ~o 2.: het drukken; ~o 3.: druk; ~o 4.: druk; ~a: drukkend; ~ado: druk; ~aĵo: tablet; ~ateco, ~iteco: druk, onderdrukking; ~ejo: pershuis, perskamer; ~ilo 1.: pers; ~ilo 2.: pers; al~i: aandrukken, wegdrukken; ĉirkaŭ~i: omhelzen; de~i 1.: neerdrukken; de~i 2.: deprimeren, ontmoedigen, neerslachtig maken; dis~i: uiteendrukken; el~i 1.: uitpersen; el~i 2.: uitpersen; en~i: indrukken; kun~i 1.: samendrukken; man~o: handdruk; paper~ilo: presse-papier; sub~i: onderdrukken; ~devigi, ~necesigi, ~trudi: opdringen.

polaj

~i b: naciskać; ~i a: naciskać; ~i b: naciskać; ~o 1.: ciśnienie, ucisk; ~o 2.: ciśnienie, ucisk; ~a: cisnący, ściskający; ~ado: nacisk, presja; ~aĵo: tabletka (sprasowana); ~ateco, ~iteco: ucisk (sytuacja); ~ejo: tłoczarnia; ~ilo 1.: prasa, tłocznia, wyciskacz; al~i: dociskać, przyciskać; ĉirkaŭ~i: ściskać (w ramionach); de~i 2.: przyciskać; dis~i: rozgniatać; el~i 1.: wyciskać; el~i 2.: wyciskać; en~i: wciskać; kor~o: przygnębienie; kun~i: ściskać; kun~ilo: sprężarka; man~o: uścisk dłoni; paper~ilo: przyciskacz (do papieru); pied~i: deptać; rul~i: gnieść; rul~ilo: wałek; sub~i 1.: gnieść, uciskać; tra~i: przeciskać; ~maŝino: prasa (maszyna); ~devigi, ~necesigi, ~trudi: wymuszać. ~i la manon al iu: naciskać.

portugalaj

~i: comprimir, premir, apertar, espremer.

rusaj

~i a: сжать, сжимать; ~i b: жать, давить; ~i a: давить, гнести; ~i b: угнетать; ~o 1.: давление; ~o 2.: давление; ~o 3.: давление; ~o 4.: подавленность; ~a: давящий, гнетущий, тягостный; ~ado: давление; ~aĵo: таблетка; ~ateco, ~iteco: подавленность; ~ejo: давильня; ~ilo 1.: пресс; ~ilo 2.: давило; al~i: прижимать, прижать, придавить; ĉirkaŭ~i: сжимать в объятиях; dis~i: раздавить; el~i 1.: выжать, выдавить; el~i 2.: вымогать, вынуждать, вынудить, выдавить; en~i: вжать, вдавить; mal~i: отжать, разжать; fingro~aĵo: отпечаток пальцев; inter~i: сжимать (друг с другом); kor~o: стеснение в груди; kun~i: сжать, сжимать; kun~ilo: компрессор; man~o: рукопожатие; paper~ilo: пресс-папье; pied~i: топтать, вытоптать, затоптать; rul~i: раскатывать (напр. скалкой); rul~ilo: каток (для раскатывания асфальта и т.п.); sub~i 1.: подавлять, угнетать, притеснять; sub~i 2.: подавить, подавлять; sub~i 3.: подавить, подавлять; tra~i: продавливать, продавить; vin~anto, vinber~anto: давильщик; ~maŝino: пресс.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
4. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 27
5. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 7
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 23:3
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Tria rakonto
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 20a
9. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 7a
10. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 11
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
12. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 4
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La plej bona afero, kiun faris la galoŝoj
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 43:1
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 14:6
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 8:22
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 16:6
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 1:11
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 22:21
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 3:7
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 9:9
27. P. Peneter: Sekretaj sonetoj, 1932
28. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 11
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 4:1
30. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
32. Plena Ilustrita Vortaro
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 66:14
34. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 2
35. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 15
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 42:9
37. Plena Ilustrita Vortaro
38. Plena Ilustrita Vortaro
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 26:7
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:7
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 7:11
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 36:16
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Joel 2:24
44. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 15:4
45. Plena Ilustrita Vortaro
46. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 13:15
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
48. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1,
49. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Anĝelo
50. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malbona princo
51. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
52. La Nova Testamento, S. Luko 5:1
53. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, 1932
54. W. Auld: Tempo fuĝas, Monato
55. K. Kraft, M. Malovec: Esperanta-ĉeĥa vortaro, http://mujweb.atlas.cz/Veda/traxler/ev3.htm
56. La Nova Testamento, II. Korintanoj 7:5
57. La Nova Testamento, II. Korintanoj 1:8
58. J. E. Esslemont, trad. Lidja Zamenhof: Bahá'u'lláh kaj la nova epoko, http://www.bahai.de/bahaaeligo/H-tekstoj/BNE-H3.htm
59. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 20:7
60. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 7:17
61. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:43
62. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 61:12
63. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 40:11
64. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 6:38
65. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
66. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 16
67. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 105:18
68. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, ŝtono de la saĝuloj
69. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 15
70. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 7:5
71. Draw ‐ la desegnilo de OpenOffice.org
72. O. Pel: Veraj respondoj al ruzegaj infanaj demandoj, Informa Kanalo Abonu.Com, n-ro 9
73. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 18
74. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 9
75. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
76. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, infano en la tombo
77. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 22
78. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 147:3
79. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 3
80. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, la ombro
81. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 6
82. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 13
83. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9
84. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, nokta ĉapo de fraŭlo
85. Plena Ilustrita Vortaro
86. Plena Ilustrita Vortaro
87. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, dano Holger
88. F. Szilágyi: Portreto memore al B.C., Norda Prismo, 56/6
89. Plena Ilustrita Vortaro
90. trad. M. Blahuŝ: Kuŝejetoj, [2009]
91. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malbona princo
92. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 41:25
93. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 44:5
94. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 2:29
95. Plena Ilustrita Vortaro
96. I. Efremov, trad. J. Finkel: La nebulozo de Andromedo, 2006
97. Mao Yong: Knabino-kuracistino de ujguroj, 2010-01-15
98. La Nova Testamento, De Jakobo 2:6
99. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Pri pacismo
100. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 3
101. La Nova Testamento, S. Luko 9:32
102. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 2
103. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 9
104. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 16
105. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 18
106. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĉefa momento
107. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 9:13
108. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 25:30
109. Plena Ilustrita Vortaro

administraj notoj

pri ~o 3.:
      La ekzemplo tekstas "atmosfera premo" laŭ uzo, kiu ŝajnas al mi
      kutima, sed la difino de barometro enhavas "aerpremo"!
      [MB]
    
pri ~ilo:
    La Biblio preskaŭ ne havas ekzemplon kaj ĉiam ili aperas en
    esprimo de la tipo "treti ~ilon". Mi ne komprenas la ideon
    malantaŭ la esprimo: la ilon oni funkciigas, la berojn oni
    eventuale tretas (kaj tiam ne temas pri ilo), sed "treti la
    ilon" aspektas al mi sensenca.
    [MB]
  
pri kun~i 1.:
      La originala difino tekstis : "~i de du kontraŭaj flankoj"
      kaj tio ne ŝajnis al mi ĝusta. Laŭ mi "kun~i"
      diferenĉiĝas
      ĉefe per tio, ke ĝi insistas pri videbla rezulto, dum "~i 1"
      insistas pri la aplikata rimedo (kiu eventuale povas konduki al
      rezulto).
      [MB]
    
pri kun~ilo:
    PIV1 konas ankaux "kompresoro" cxi-sence. [MB]
  
pri rul~ilo:
    La termino "rulcilindro" aperas kiel ekz sub cilindro, sen difino.
    En PIV1 oni erare diras, ke gxi sinonimas al "tamburo 2".
  
pri ~maŝino:
    La cxefa diferenco disde ~ilo 1 sxajnas esti la industria
    uzo. Povas esti aliaj, pli gravaj nuancoj. Necesas trovi
    ekz-ojn kaj aldoni klarigan rim. [MB]
  
pri ~devigi, ~necesigi, ~trudi:
    Atentu! Temas pri tri malsamaj derivaĵoj en unu kapvorto. Pli
    bone estus ŝovi ilin al dev, neces kaj trud respektive. Ili ne
    troviĝas en PIV1, tial mi metis indikon ARK, sed necesus trovi
    ekzemplojn de uzo, ĉar la ideo pri "morala ~o" estas en si
    interesa.
    Vd la lastan rim.
    [MB]
  

[^Revo] [prem.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.33 2012/05/11 11:10:09 ]