tradukoj: en it nl pl

Orfe/o

Orfeo

MIT Mitologia helena sublima muzikisto, poeto kaj kantisto. Li estas la plej grava kaj multaspekta persono de la helena mito: li estis la inventinto de lacitro aŭ, ĉiukaze, li modifis la muzikilon, aldonante al ĝi du kordojn; li partoprenis al la fama ekspedicio de la Argonaŭtoj; li eĉ iris en la Inferon por repreni lian mortintan edzinon Eŭridicon. Li mortis disŝirita de la Menadoj (homaj aŭ diaj sekvantoj de Dionizo) kaj li estis ĵetita de ili en la maron; tamen lia kapo kaj lia citro estis portitaj de la maro mem en la insulon de Lesbo, kie la loĝantoj omaĝsalutis kaj entombigis la malfeliĉajn restaĵojn, kaj pro tio la insulo iĝis la lando de la lirika poezio.

tradukoj

anglaj

~o : Orpheus.

italaj

~o : Orfeo.

nederlandaj

~o : Orfeus.

polaj

~o : Orfeusz.

[^Revo] [orfe.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.3 2009/10/15 16:33:05 ]