tradukoj: be de el en es fr grc hu nl pt ru

2ortodoks/a

[1]

ortodoksa

1.TEZ
Konforma al la tradicia doktrino: ortodoksaj opinioj, verkistoj; ortodoksa judismo; en tiu ĉi eseo mi pritraktos nur la raŭmismon ortodoksan [2].
a)TEZ
KRI Ortodoksa kaj tial bona, aprobinda: mi emas suspekti, ke la direktoro de „Espero Katolika“ ... estas ne tre ortodoksa kredulo [3]; En la tridek-tria jaro de l' feliĉa regado de Ramzes XII, Egipto festis du solenojn, kiuj plenigis ĝiajn ortodoksajn loĝantojn per fiero kaj feliĉo [4]. ANT:hereza
b)TEZ
Ortodoksa kaj tial tro dogmema kaj malaprobinda: pli ortodoksaj marksistoj, havantaj definitivajn antaŭsupozojn pri la eventuala formo de la nova kulturo, plendis ĉar la poemoj de Miĥalski ne havis tiun formon [5]. ANT:liberala
SUB:fundamentisma
2.TEZ
KRI Rilata al la ortodoksa kristanismo: la rusa ortodoksa eklezio.

ortodoksa kristanismoTEZ

KRI Formo de orienta kristanismo tradicia ĉe la grekoj, kartveloj, bulgaroj, serboj, rusoj, rumanoj kaj pluraj aliaj nacioj: en Sofio okazis akademia konferenco pri la temo „La religioj en Eŭropo kaj la estonteco de la ortodoksa kristanismo“ [6].
Rim. 1: La difinoj de PV kaj PIV: „grekrite kristana“ estas eraraj. La „grekritaj eklezioj“ ene de la romkatolika ne estas „ortodoksaj eklezioj“ laŭ sia dogmaro.
Rim. 2: Historie tiu nomformo estas mallongigo de la oficiala „ortodokse katolika“ (kristanismo, eklezio).

ortodoksismo PIVTEZ

KRI La ortodoksa kristanismo, precipe kiam temas pri ĝiaj dogmaro kaj ritoj: ortodoksismo estas la orienta branĉo de kristanismo, ekzemple la grek-ortodoksismo, la rus-ortodoksismo [7].

ortodoksulo PIVTEZ

1.TEZ
KRI Ano de eklezio apartenanta al ortodoksa kristanismo: sur tia bazo reunuigo de katolikoj kaj ortodoksuloj estas ebla [8]; Finnlando ja havas siajn proprajn ortodoksulojn, kaj povas okazi, ke iu finno ekpreferas ortodoksismon, komparinte ĝin kun sia denaska luterismo [9].
2.
Persono havanta opiniojn kaj konduton ortodoksajn1: ortodoksuloj, akceptinte unu fojon por ĉiam ian dogmaron, ne plu interesiĝas pri alternativoj [10].

malortodoksa

Kontraŭa al tradicio; heterodoksa: bibliotekoj kaj librovendejoj estas elpurigataj je ĉiuj verkoj rigardataj kiel malortodoksaj [11].

tradukoj

anglaj

~a: orthodox; ~a kristanismo: orthodox Christianity; ~ismo : orthodoxy; ~ulo 1.: orthodox christian; ~ulo 2.: orthodox person.

belorusaj

~a a: прававерны; ~a b: артадаксальны; ~a 2.: праваслаўны; ~a kristanismo: праваслаўнае хрысьціянства; ~ismo : праваслаўе.

francaj

~a: orthodoxe (adj.); ~a kristanismo: christianisme orthodoxe; ~ismo : orthodoxie; ~ulo 1.: chrétien orthodoxe; mal~a: hétérodoxe.

germanaj

~a: orthodox; ~a kristanismo: orthodoxes Christentum; ~ismo : Orthodoxie.

grekaj

~a kristanismo: ορθόδοξος.

hispanaj

~a: ortodoxo; ~a kristanismo: cristianismo ortodoxo.

hungaraj

~a: ortodox; ~a kristanismo: ortodox kereszténység; ~ismo : ortodoxia.

malnovgrekaj

~a 2.: ορθοδόξος.

nederlandaj

~a 1.: orthodox, rechtzinnig; ~a: orthodox; ~a kristanismo: orthodox Christendom; ~ismo : orthodoxie, rechtzinnigheid.

portugalaj

~a: ortodoxo; ~a kristanismo: cristianismo ortodoxo.

rusaj

~a a: правоверный; ~a b: ортодоксальный; ~a 2.: православный; ~a kristanismo: православное христианство; ~ismo : православие; ~ulo 1.: православный христианин; ~ulo 2.: ортодокс.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. J. Camacho: La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo)
3. Lanti: La vojoj de dio estas nediveneblaj
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 1a
5. W. Auld: Pasio-Pasivo, Nica Literatura Revuo, 1:1
6. D. Haĝiev: Religioj en BulgarioMonato
7. G. Berveling: Nova biblio okopaMonato
8. S. Maul: Ortodoksismo kaj katolikismo, Espero katolika, 1965:2
9. Saliko: La heredaĵo de orientaj ortodoksulojMonato
10. W. Auld: La urbo de terura nokto, NLR, 2:1.
11. A. Spinelli, E. Rossi, trad. U. Broccatelli: La Manifesto de Ventotene, [2007]

[^Revo] [ortodo.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.28 2012/05/24 11:10:18 ]