tradukoj:
be de en es hu nl pl pt ru
1palt/o
palto
-
Supervesto,
surtuto portata
eksterdome, vintre aŭ ĝenerale en malvarma vetero:
li ĵetis la palton sur la ŝultrojn, kaj, kriante
ankoraŭ unu fojon ― mi kuras, flugas, rapidas ―,
li efektive kuris, rapidis kaj flugis de la ŝtuparo
[1];
brue fermiĝis la pordo, eniris nekonata juna
virino en bonkvalita drapa palto borderita
per flavruĝa felo
[2];
li estis rimarkinda per tio, ke li ĉiam, eĉ en
vetero tre bela, portis galoŝojn, pluvombrelon
kaj nepre ankaŭ palton vatitan
[3];
surmetinte la pezajn paltojn kaj la peltoĉapegojn,
ili salutis per ĝentila gesto
[4].
Rim.:
Kvankam la vorto estas evidente francdevena, ŝajnas ke la
franca lingvo ne havas precizan vorton por la signifo kiun ĝi
akiris en Esperanto (kaj en pluraj lingvoj de nordaj popoloj).
La 1a Oficiala Aldono (1909) difinas ĝin per la kvar
nacilingvaj
tradukoj, el kiuj la tradukoj angla, pola kaj rusa klare
indikas la sencon „varma supervesto“; la
francaj tradukoj estas du, el kiuj unu (pardessus) estas la
franca vorto plej proksima al la senco angla-pola-rusa, dum la
senco de la alia (paletot) probable ne plu klaras al la
francoj mem; eble, ĝia senco ŝanĝiĝis post 1909.
Eble ankaŭ la oficiala traduko germana (Überzieher) havis
alian sencon en 1909 (vortaro germana-angla tradukas tiun
vorton per „overcoat, greatcoat“, kio konformas al la
senco angla-pola-rusa; sed vortaro germana-rusa donas tute
alian sencon: „vira surtuto somera“).
PV kaj la PIV-oj malatentas la oficialan sencon, preteratentas
ties vere esencan kaj karakterizan econ (ke temas pri
varma supervesto), kaj trudas al la vorto
nekarakterajn ecojn: ke palto estu nepre vira
supervesto (malgraŭ aŭtoritataj ekzemploj pri ekzisto de inaj
paltoj en Esperanto, iam eĉ kun inversa kontrastigo:
sur flava ligna vesttenilo, rampante unu sur la alian,
pendis viraj manteloj kaj virinaj paltoj
kun multekostaj feloj
[5]
); ke
palto estu „ordinare pli mallonga ol mantelo“ ―
sed ofte la inverso estas vera (kp duonpalto).
Laŭ mi, la esenca diferenco inter palto kaj pluvmantelo
estas ne fasono (la fasono povas esti unu sama), sed la
funkcio ― kaj sekve, la materialo. Por pluvmantelo pli
gravas, ke ĝi estu akvorezita; por palto, ke ĝi estu varma.
Tial palto ofte estas el drapo -- tio konvenas al la neĝa,
malvarma kaj seka vintro Siberia, kaj malkonvenas por la
aŭtuno (aŭ la pluvoza franca vintro, kiu estas kiel la Siberia
aŭtuno).
Krome, palto estas kontrastigebla al diversaj etnografiaj
kaftanoj kiel vesto
apartenanta al Eŭropa modo de post la mezo de la 19a jc;
kaj al la peltmanteloj:
la palto normale estas el ŝtofo (aŭ ledo).
[Sergio Pokrovskij]
duonpalto
-
Mallonga palto:
li surmetis la duonpaltton kun sporade disŝirita
subŝtofo, premis senforman ĉapon sur la kapon, kaj ne
retrorigardante elpaŝis la kristnaskokronan ŝirmejon
[6];
elfrotita sur flankoj, lia ĉafofela duonpalto estis
malbutonumita, kaj kolumo de griza soldata ĉemizo akurate
butonumita per du kupraj butonetoj, kaj tio atribuis iun
solenan aspekton al lia eksteraĵo
[7].
fontoj
1.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta2.
N. Lavrentjeva, tr. A. Sidorov: Poŝtrestante, Nica literatura revuo, 3:13.
A. Ĉeĥov, tr. M.Lukaŝ: Enujulo, La Nica literatura revuo, 3:14.
Sen RODIN: Dimanĉo antaŭ
Kristnasko, La Nica literatura revuo, 5:35.
V. Varankin: Metropoliteno6.
V. Beekman, tr. Jaan Ojalo: Noktaj aviadistoj, Tallinn: Eesti Raamat, 1989. Ĉap. 2a7.
N. Ostrovskij, tr. Solomon Cins: Kiel ŝtalo estis hardata, Jekaterinburg: Sezonoj, 1997. Libro 2a, ĉap.
5a
[^Revo]
[palt.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.16 2010/09/27 16:30:22 ]