tradukoj: be bg br de en es fa fr hu la nl pl pt ru

*papili/o [1]

*papilioTEZ

ZOO Insekto kun kvar flugiloj kovritaj per diverskoloraj skvametoj tiel subtilaj kiel polvo; iu el la ordo lepidopteroj: senpripensa kiel papilio; papilia (neserioza kaj malkonstanta) amoZ; papilie (senatente) tralegi libron; plej okulfrapa estas la reveno de la kardopapilio (Vanessa cardui), kiu nun estas, kaj en Flandrio kaj en Valonio kaj en Nederlando, la plej ofta papilio. [2]. VD:rondiri.

papilii

(figure) Flirti, iradi de io al alio, ŝanĝi sian intereson, kvazaŭ flugetanta papilio: la tutan tagon Adela papiliis gajoplena [3].

nokta papilio

ZOO Papilio fluganta dum nokto.

tradukoj

anglaj

~o: butterfly; nokta ~o: moth. kardo~o: painted lady.

belorusaj

~o: матыль, матылёк.

bretonaj

~o: balafenn, pobelan.

bulgaraj

~o: пеперуда.

francaj

~o: papillon; ~i : papillonner; nokta ~o: papillon de nuit. kardo~o: vanesse du chardon, vanesse des chardons, belle-dame.

germanaj

~o: Schmetterling; nokta ~o: Nachtfalter. kardo~o: Distelfalter.

hispanaj

~o: mariposa.

hungaraj

~o: lepke, pillangó.

latina/sciencaj

kardo~o: Vanessa cardui.

nederlandaj

~o: vlinder; nokta ~o: nachtvlinder. kardo~o: distelvlinder.

persaj

~o: پروانه.

polaj

~o: motyl; nokta ~o: ćma.

portugalaj

~o: borboleta, mariposa.

rusaj

~o: бабочка, мотылёк.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. P. Peeraerts: Kardopapilio donas esperon, Monato, 2009:11, p. 21a
3. M. Fernández: Du Gardenioj, Ekstremoj, 1997

[^Revo] [papili.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2011/05/13 08:10:11 ]