tradukoj: ar be bg cs de en es fr he hu ku nl pl pt ru sv vo

*ir/i [1]

*iri

(ntr)
1.
Moviĝi de iu loko al alia: iri paŝe, galope, piede, ŝipe, ĉevale; piediri, ŝipiri; la ĉevalo, veturilo, aeroplano, rivero iras rapide; iri sur la strato, sur la maro, tra la aero, laŭlonge de la rivero; el interne de la fajro iris tre hela lumo [2].
2.
Moviĝi al iu difinita loko aŭ celo: iri en la urbon, en la lernejon, al la fonto; li iradis tre ofte en la teatron [3]; iri al la patro, ĉe la patron; iri al la kongreso, al la diservo; iri hejmen; kien vi iras?; iri ĉe la kuraciston, ĉe la notarion; la rivero iras al la maro; iri promeni; iri ĉerpi akvon; iri renkonte al iu; iri sian vojon; iri rekte laŭ la vojoZ; iru laŭ la vojo de la prudento [4]; multe irata strato; tra la fenestro la vaporo iras sur la korton [5]; (figure) de tie iras du ŝoseoj al la havenoB; la vojo iras (kondukas) al la urbo; la muro iras (etendiĝas) de la domo ĝis la lago. VD:pasi, paŝi, marŝi, veturi, rajdi, migri, vojaĝi.
3.
Funkcii per interna movo: la horloĝo iras bone laŭ la minutoZ; ĉu la maŝino iras?
4.
(figure) Prospere aŭ malprospere progresi: kiel iras la proceso, la entrepreno, la komerco?; sen mensoga rekomendo ne iros la vendo [6]; ĉio glate irosZ; la fratiĝado de la homaro irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potenceZ.

irado, iro

A.
Ago iri:
1.
bileto por iro kaj reiro; fari longan iradon.
2.
la irado al Budapeŝto per rivero estas ĉarma kaj ripoziga; (figure) ni ne havas la eblon analizi tie ĉi tiun iron de la pensoj [7]; la iro de la okazintaĵoj en la mondoZ.
3.
bona irado de maŝino; igi motoron en iradon.
4.
la irado de la societo, de la aferoj, de la negoco estas malvigla.
B.
Maniero, laŭ kiu iu aŭ io moviĝas: gracia, malpeza, flirtanta irado.

irejo

Ĉiu ajn loko aŭ vojo, laŭ kiu oni povas iri: Mi kondukos la blindulojn laŭ vojo, kiun ili ne konas, laŭ irejoj por ili ne konataj Mi irigos ilin [8]; (figure) sur mian irejon Li metis mallumon [9]; (figure) konduku min sur ĝusta irejo, spite miajn insidantojn [10]; (figure) via koro ne flankiĝu al ŝia vojo, ne eraru sur ŝia irejo [11]; (figure) viaj amikoj ĉi tieaj ne estus irintaj en la irejon de la kolerego de la Eternulo [12]. VD:pado, pasejo, promenejo, koridoro, komunikejo.

irigi

1.
Fari, ke iu aŭ io moviĝu de unu loko al alia: mi irigos vin sur rekta vojstreko [13]; irigi veturilon; la motoro irigas la aŭtomobilon.
2.
Fari, ke io funkciu: irigi motoron; la rivero irigas la muelilon; mi ne povus irigi tiun horloĝon.
3.
Ebligi, ke iu aŭ io iru: tiu vojo irigas al la urbo.

irebla

Laŭ kiu oni povas iri: irebla vojo.

iriloZ

Longa stango, provizita per altefiksita piedapoga hoko, kiun oni uzas pare por marŝi starante alte super la tero kaj por trapasi marĉojn. SIN:paŝstango, stilzo.

aliri

(x)
Moviĝi por atingi iun aŭ ion: aliri al la bordo; aliri la bordon; aliri amikon por lin gratuli; oni povas diversmaniere aliri la problemon; alirebla; David restis en la dezerto en nealirebla loko [14]; [la unua premio konsistas] en libera aliro al brasika ĝardeno, diris la mulo [15]; se vi nur volus rompi la katenojn, per kiuj viaj spiritoj ligiĝis al tro malvastaj konceptoj, vi ankaŭ povus vidi alirejojn al la vero en multaj aferoj [16]; de matenruĝo ĉiuj alirejoj al Babel estos zorge gardataj [17]; la bando ŝteliris el la magazeno per pordo, donanta alirejon al kajo [18]. VD:alpaŝi, alproksimiĝi, atingi, viziti.

antaŭiri

(x)
Iri antaŭ io aŭ iu: muzikistaro antaŭiras la procesion.

antaŭeniri

(ntr)
Iri celante antaŭen; (f) progresi: ni devas ĉiam antaŭeniri ne timante la malhelpojn; antaŭenira metodo, reformisto.

ĉirkaŭiri

(ntr)
(akuzativo ofte anstataŭas la prepozicion „ĉirkaŭ“ en la adjekto)
1.
Moviĝi ĉirkaŭ io aŭ iu, formante rondon, kurban fermitan linion: ĉirkaŭiru la urbon sep fojojn, kaj la pastroj sonigu per la trumpetoj [19]; la tero ĉirkaŭiras la sunon; (figure) komencis ĉirkaŭiri strangaj famoj [20]. SIN:rondiri 1.
2.
Fari kurban vojon ĉirkaŭ io, por ĝin eviti: lia armeo ĉirkaŭiras du orajn skarabojn, tial ke la ministro de l' milito estas pastro [21]; Jerobeam ĉirkaŭirigis embuskon, kiu aperis malantaŭ ili [22]; Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire, per la vojo tra la dezerto, al la Ruĝa Maro [23]; doganoj kaj migradaj kontroloj estas ĉirkaŭireblaj, se oni scias kiel [24].
3.
Sinsekve viziti multajn lokojn: vi ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton [25]; la inspektoro rapide ĉirkaŭiris en la manĝejo [26]; (figure) inter la oficiroj kaj nobeluloj komencis ĉirkaŭiri strangaj famoj [27]. SIN:rondiri 2.

deiri

(ntr)
Iri komencante de iu loko, punkto: la aeroplano deiris de Romo; la deirpunkto de ekskurso, de elpensaĵo.

disiri

(ntr)
Iri en diversajn flankojn: post la fino de la kunveno ni tuj disiris; tie la vojo disiras en kvar direktoj.

ekiri

(ntr)
Komenci iri: doni la signalon de la ekiro en vetkurado; Mi rompis la bastonojn de via jugo kaj ekirigis vin kun levita kapo [28].

eliri

(ntr)
1.
Iri eksteren el iu loko: eliri el la ĉambro; eliri renkonte al iu; eliri el veturilo; el la kaldrono eliras vaporo [29]; la ĉambro, la fenestro eliras (rigardas al, donas vidon al) sur kortonZ, sur parkon, sur straton; el la ĉefa konstruo eliras du aloj; la glavoj eliris el la ingoj; kiu rabi eliras, ofte nuda revenas [30]; de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto [31]; vi memoru dum la tuta tempo de via vivo la tagon de via eliro el la lando Egipta [32]; nur por tromplogi vin li venis, kaj por ekkoni ĉiujn viajn elirojn kaj enirojn, kaj por ekscii ĉion, kion vi faras [33]; la strato finiĝas per senelirejo (vojo fermita ĉe unu ekstremaĵo); (figure) elirante el tiu principo, oni konkludas, ke...; (figure) oni ne vidas eliron el tiu mizeroB; (figure) tiu situacio estas vere senelira (tiel implikita, ke oni ne povas eliri el ĝi); BIB Eliro (dua libro de Pentateŭko).
2.
Aperi publike, elpaŝi 3, fari publikan paŝon: la unua libro eliris en lingvo rusaZ; mi estis ankoraŭ tro juna por eliri publike kun mia laboroZ; unu cirkonstanco igis min prokrasti mian publikan eliron kun la lingvoZ.

elirejo

Loko, tra kiu oni eliras: la elirejo estas dekstre post la ŝtuparo.

elirvojo

Ĉiu ajn metodo aŭ vojo, laŭ kiu oni povas eliri el situacio aŭ areo.

eniri

(x)
Iri internen de iu loko: eniri en la ĉambron; eniri la ĉambron; glavo pendis en la glavingo ĉe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri [34]; vespere li prenis sian filinon Lea kaj enirigis ŝin al li, kaj tiu envenis al ŝi [35]; se lin trafos malfeliĉo sur la vojo [...], tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon [36]; ŝi enirigis lin en la domon de sia patro [37]; alkonduku Aaronon kaj liajn filojn al la eniro (= enirejo) de la tabernaklo de kunveno [38]; eniro en la templon estis permesata nur al privilegiuloj [39]; Ilu-ittia, leviĝinte ĉe la eniro de la reĝo, ankaŭ riverencis [40]; (figure) eniri (aniĝi) (en) societon, komitatonZ; (figure) eniri en oficon (ekokupi ĝin); (figure) nur la vortoj, kiuj sukcesis eniri (en) la ĉiutagan literaturon povas vivi daŭre; (figure) eniri facile en la memoronZ; (figure) espero eniris en ŝian koronZ; (figure) la racio ne eniris ilian cerbon; (figure) la prezidanto ne permesis al la oratoro eniri tiun kampon; (figure) eniri novan vojon, epokon. VD:eniĝi.

elirmalpermeso

POL
Eksterordinara malpermeso al la enloĝantoj de urbo aŭ alia loĝloko esti eksterdome en fiksitaj diurnohoroj (ordinare, dum la noktoj) krom eventuale laŭ speciala permeso: la israela armeo ankaŭ deklaris noktan elirmalpermeson en la malnova distrikto de la urbo Nablus [41].

enirejo

Loko, tra kiu oni eniras: la enirejo estis obstrukcita de homamaso.

flankeniri

(ntr)
Iri flanken de io aŭ iu: la ĉefkapitano prenis lian manon, kaj, flankenirante, demandis lin aparte [42].

foriri

(ntr)
Iri for de iu loko: foriri de la urbo; foriri por libertempo; la servantino foriris serĉi la kruĉon; foriru de homo malsaĝa; miaj ordonoj ne foriru de viaj okulojZ; forpelu ilin kaj foriros malpacoZ; se ne estus kun mi la Dio de mia patro, [...] vi nun foririgus min kun nenio [43]; li foririgos la kapron en la dezerton [44]; li foririgis la homojn, kiuj alportis la donacojn [45].

ĝisiri

Atingi indikitan lokon per iro: Mi ĝisiros sola, ― ripetadis la atenanino ... ― mi ne timas homojn [46]; ŝi ĝisiras angulon kaj turnas sin reen, aroge kaj fiere rigardante [47]; La plej grava estas ― ĝisiri, pensis Jul, nur ĝisiri... [48].

kuniri

(ntr)
Iri kune; partopreni: Paŭlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu [...] ne kuniris en la laboron [49].

laŭiri

(tr)
Iri laŭlonge de io: laŭiri bordon, riveron, postsignojn.

malantaŭeniri

(ntr)
Iri celante malantaŭen; (f) malprogresi: estas iafoje necese zigzagi, halti, eĉ malantaŭeniri [50].

malsupreniri

(tr)
Iri ĝis la malsupro de io, aŭ en la direkto de la malsupro: malsupreniri ŝtuparonZ, vojon, deklivon; en la profundon de Ŝeol ĝi malsupreniros [51]; liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon [52]; de siaj ŝipoj malsupreniros ĉiuj remistoj [53]; unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jeriĥo [54]; unu pastro malsupreniris la saman vojon [55]; Mi malsupreniros, kaj rigardos, ĉu ili plene agas tiel, kiel estas la kriado, kiu venis al Mi [56]. VD:malleviĝi.

postiri

(x)
Iri post 2 io aŭ iu: [la derviŝo] duonturniĝas sur la kalkanoj tiele, ke li frontas la postiranton [57]; ŝi postiris [la fazanon] tra filiko kaj vepraĵo [58]; mi iris do reen kiel eble plej rapide kaj postiris lin sur la maldekstra flanko de Václav-placo [59]. SIN:sekvi 1

preteriri

(tr)
Pasi laŭlonge kaj flanke de io, kaj ĝin lasi post si: preteriri arbaron; ni preteriris tri vilaĝojn survoje; li sidis por rigardi la preterirantojn.

piediri

(ntr)
Iri piede: David venkoprenis de li mil ĉarojn kaj sep mil rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn [60].

reiri

(ntr)
1.
Iri kaj veni returne al la deira loko: ira kaj reira bileto.
2.
Iri denove, duafoje: mi reiros al vi la proksiman semajnon.

rondiri

(ntr)
1.
Iri laŭ ronda vojo, laŭ fermita kurbo: la montriloj [de la malnova horloĝo] rondiradis [61]; dezirante rondiri ĉirkaŭ Montmartro mi trapasis la vilaĝon Clignancourt [62]; la sango rondiras en la korpo [63]; sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, kaj ĝia rondiro estas ĝis aliaj randoj [64]; (figure) li rondiras ĉirkaŭ ŝi, kiel papilio ĉirkaŭ lumilo[65]. SIN:ĉirkaŭiri 1;VD:rivolui, orbito
2.
Sinsekve viziti multajn lokojn: Satano respondis al la Eternulo [...]: Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi [66]; ili lernas esti senutilaj, rondirante de domo al domo [67]; (figure) la historio komencis rondiri (cirkuli, diskoniĝi) de kokinejo al kokinejo [68]. SIN:ĉirkaŭiri 3.

senelirejo

1.
Loko, el kiu oni ne sukcesas eliri: la policistoj estis puŝitaj en senelirejon kaj ne povis kontraŭstari la manifestaciantojn [69].
2.
(figure) Sensolva problemo, neeskapebla malbona situacio: la situacio, en kiu ni ambaŭ troviĝas, estas vera senelirejo [70].
VD:sakstrato

subiri

(tr)
Iri sub ion: subiri tegmenton, branĉaron; (p.p. astroj malaperantaj sub la horizonto) en tiu tago [...] Mi subirigos la sunon en tagmezo [71]; en la purpuraj radioj de la subiranta suno la princo similis dion [72]; punu min Dio, se mi antaŭ la sunsubiro gustumos panon aŭ ion ajn [73]; de la sunleviĝejo ĝis la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj [74].

supreniri

(tr)
Iri ĝis la supro de io, aŭ en la direkto de la supro: supreniri ŝtuparonZ, etaĝon; ĉar vi supreniris sur la liton de via patro, tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro [75]; ne supreniru per ŝtupoj al Mia altaro [76]. VD:leviĝi.

suriri

(tr)
Iri alten sur ion: suriri tegmenton, ŝtuparon, arbon, monton VD:grimpi.

ŝipiri

Iri, veturi per ŝipo: ni ŝipiris de Filipi [...] kaj alvenis [...] en Troas post kvin tagoj [77]. SIN:ŝipi.

ŝteliri

(ntr)
Iri kaŝe kaj sekrete, kvazaŭ ŝtelisto: kiam la aliaj iris al la foiro aŭ dancado aŭ sankta procesio, mi ŝteliris en ĉi tiun negastaman intermonton [78]; la bando ŝteliris el la magazeno [79]; la atakantoj ŝteliris al la remparoB.
Rim.: La uzo de la esprimo sin ŝteli en la senco de ŝteliri estas evitinda, ĉar dubasenca.

trairi

(tr)
1.
Iri trae de io, de unu flanko al alia: oni devas trairi korton por eniri en la domon; trairi naĝante la riveron; trairebla torento; netrairebla dezerto; li elfosis al si longan trairejon tra la tero de sia loĝejo ĝis ŝia [80]; ĉion, kio povas iri en fajron, trairigu tra fajro, kaj ĝi estos pura [81].
2.
MAT(fakula ĵargono) (p.p. geometria figuro, rilate al alia) Sekci kaj eventuale inkluzivi ĝin: mezortanto de streko estas ortanto, trairanta la mezon de la streko; ebeno trairanta ĉefcirklon de sfero trairas ankaŭ la centron de la sfero; konuso estas naskita de rekto, kiu moviĝas trairante fiksan punkton kaj fiksan kurbon.

transiri

(tr)
1.
Moviĝi transen de io, pli malproksimen ol io: la vagonaro ĵus transiris la limon de la regno; ili [...] okupis la transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu transiri [82]; mi transiris la RubikononZ (rezignis pri la eblo reiri); (figure) lia senbrideco transiras ĉiujn limojnZ (estas ja troa, tute ne tolerebla).
2.
(figure) Metafore translokiĝi, p.p. abstraktaĵoj, kiujn oni samigas al konkretaj objektoj: multaj Volapükistoj malkaŝe transiris al EsperantoZ; super la okazintaj faktoj ni povus silente transiri al la tagordo [83]; la heredaĵo transiris en fremdajn manojn; ŝia amo transiris al la konkurantoZ.
3.
(figure) Iĝi en alian staton, ŝanĝiĝi: transiri de ĝoj' al doloroZ; subite lia voĉo transiris en rapideman tononZ, en malklaran murmaradonZ; la tuta lando transiris en posedon de l' venkintoZ, sub la prusan regadon.

transira

1.
Nedaŭra, pasa, provizora, transita.
2.
GRA Transitiva.

vojiri

Iri piede al malproksima celo: se iu estos en malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la Eternulo [84]; krom tio li faris sufiĉe grandan vojiron flanken, ĉar li volis antaŭe esti en Fjaltring [85]; ni vojiras al tiu loko, pri kiu la Eternulo diris: Ĝin Mi donos al vi [86]; ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj [87]; la Eternulo vojirigis vin, kaj diris: iru kaj ekstermu la pekulojn [88]; la vojoj senhomiĝis, vojiranto jam ne pasas [89].

tradukoj

anglaj

~i: go; el~malpermeso: curfew; tra~i 2.: pass.

arabaj

el~i 1.: خَرَجَ -ُ خُرُوجًا; en~i: دَخَلَ -ُ دُخُولًا.

belorusaj

ĉirkaŭ~i 1.: абысьці (кругом); ŝtel~i: красьціся, падкрадацца.

bulgaraj

~i: вървя, ходя; ek~i: отивам.

ĉeĥaj

~i: jít.

francaj

~i: aller, marcher, tourner, fonctionner; ~ado, A: aller, marche, fonctionnement; ~ado, B: allure, démarche; ~ejo: chemin, sentier, voie; ~igi: faire aller, faire marcher, faire fonctionner, conduire; ~ebla: praticable; ~ilo: échasse; al~i: aborder, s'approcher (de), accoster; antaŭ~i : précéder; antaŭen~i: avancer, aller de l'avant, progresser; ĉirkaŭ~i 1.: tourner (autour de), faire le tour (de); ĉirkaŭ~i 2.: contourner, faire un détour; ĉirkaŭ~i 3.: courir, parcourir; de~i: partir, quitter, s'éloigner (de); dis~i: se disperser, s'égailler, se diviser, se séparer; ek~i: partir; el~i 1.: sortir, donner (sur); el~i 2.: sortir, rendre public, annoncer; el~ejo: sortie, issue; el~vojo: issue; en~i: entrer; en~ejo: entrée; flanken~i : aller à l'écart, s'écarter; for~i: partir; ĝis~i: atteindre; kun~i: accompagner, prendre part; laŭ~i: longer, border, suivre; malantaŭen~i: reculer, régresser, aller en arrière, marcher à reculons; malsupren~i : descendre; post~i: suivre; preter~i: dépasser, passer; pied~i: marcher; re~i 1.: revenir; re~i 2.: retourner, revenir, aller de nouveau; rond~i 1.: tourner (autour de), faire le tour (de); rond~i 2.: courir, parcourir, rôder; senel~ejo: voie sans issue; sub~i: se coucher (en p. du soleil), se mettre sous; supren~i : monter, gravir, s'élever; sur~i: monter (sur), grimper (sur); tra~i 1.: traverser; tra~i 2.: passer; trans~i 1.: franchir, dépasser; trans~i 2.: passer, changer de main; trans~i 3.: passer; trans~a 1.: transitoire; trans~a 2.: transitif; voj~i: cheminer, voyager. al~ebla: accessible; neal~ebla: inaccessible; al~o: accès; al~ejo: accès; ĉirkaŭ~ebla: contournable; el~o: sortie; senel~ejo: impasse, cul-de-sac; El~o: Exode; en~igi: faire entrer, introduire; en~o: entrée; for~igi: renvoyer, congédier, faire partir, jeter dehors; pied~anto: piéton; rond~o: course; sunsub~o: coucher du soleil; sunsub~ejo: couchant; tra~ebla: franchissable; netra~ebla: infranchissable; tra~ejo: passage; trans~ejo: passage, gué; voj~o: voyage; voj~anto: voyageur, chemineau.

germanaj

~i: gehen; ~ado, : Gehen; ~ejo: Weg, Bahn; ~igi 1.: antreiben; ~igi 2.: in Gang bringen; ~igi: führen; ~ebla: gangbar; ~ilo: Stelze; al~i: herantreten, herangehen; antaŭ~i: vorangehen, vorausgehen, vorgehen; antaŭen~i: vorwärtsgehen, vorwärtsschreiten, vorrücken; ĉirkaŭ~i 1.: herumgehen, umkreisen; ĉirkaŭ~i 2.: umgehen; ĉirkaŭ~i 3.: herumgehen, umhergehen; de~i: abgehen, weggehen, starten; dis~i: auseinander gehen, sich zerstreuen; ek~i: losgehen, aufbrechen; el~i 1.: nach draußen gehen, herausgehen; el~i 2.: nach außen gehen, sich zeigen; el~ejo: Ausgang; el~vojo: Ausweg; en~i: hineingehen, eintreten; en~ejo: Eingang; flanken~i : vorbeigehen, seitlich gehen; for~i: weggehen, fortgehen; ĝis~i: hingehen; kun~i: zusammen gehen, gemeinsam wandeln; laŭ~i: entlanggehen, entlangschreiten; malsupren~i : hinuntergehen, heruntergehen; preter~i: vorbeigehen, vorübergehen; pied~i: zu Fuß gehen, wandeln; re~i 2.: zurückgehen, zurückkehren; rond~i 1.: herumgehen, im Kreis laufen; sub~i: untergehen, hinuntergehen, heruntergehen, unten gehen; supren~i : heraufgehen, hinaufgehen, ersteigen, erklimmen; sur~i: betreten, dahingehen, beschreiten; ŝip~i: mit dem Schiff fahren, schifffahren; tra~i 1.: hindurchgehen, durchgehen, durchqueren; tra~i 2.: gehen; trans~i: hinübergehen, übergehen, überschreiten; trans~a: vorübergehend, transitorisch.

hebreaj

ĉirkaŭ~i 1.: להקיף \הקף\, לכתר, לאפוף \אפף\.

hispanaj

~i: ir; el~i 2.: salir; en~i: entrar; trans~a 2.: transitivo. El~o: Éxodo.

hungaraj

~i 1.: megy, jár; ~i 2.: megy; ~i 3.: jár , működik; ~i 4.: megy , halad; ~ado, 1.: menet, út ; ~ado, 2.: utazás, járás; ~ado, 3.: járás, menet; ~ado, 4.: menet, haladás; ~ado, B: járás ; ~ejo: út, ösvény; ~igi 1.: járat, menet; ~igi 2.: működtet; ~igi 3.: vezet; ~ebla: járható; ~ilo: gólyaláb; al~i: odamegy, elmegy hozzá, megközelít; antaŭ~i: elöl megy, elöl halad, elöl jár; antaŭen~i: előre megy; ĉirkaŭ~i 1.: körbejár , megkerül ; ĉirkaŭ~i 2.: kikerül ; ĉirkaŭ~i 3.: körbelátogat, sorra jár; de~i: kiindul (vhonnan); dis~i: szétoszlik, szétmegy ; ek~i: elindul; el~i 1.: kimegy, kiindul; el~i 2.: megjelenik; el~ejo: kijárat; el~vojo: kiút; en~i: bemegy, belép, behatol; en~ejo: bejárat; flanken~i: félremegy, félreáll; for~i: elmegy, eltávozik; ĝis~i: elmegy , elér , elér ; kun~i: együtt megy, vele megy; laŭ~i: megy , végigmegy (vmi mentén), követ ; malantaŭen~i: hátramegy; malsupren~i: lemegy; preter~i: elmegy (vmi mellett); pied~i: gyalogol; re~i 1.: visszamegy; re~i 2.: újra elmegy; rond~i 1.: körbejár; rond~i 2.: körbelátogat, sorra látogat; sub~i: lemegy, alámegy; supren~i : felmegy; sur~i: rámegy; ŝip~i: hajózik; ŝtel~i: lopakodik; tra~i 1.: átmegy , ákel , áthalad ; tra~i 2.: átmegy ; trans~i 1.: átmegy ; trans~i 2.: áttér; trans~i 3.: átmegy ; trans~a 1.: átmeneti; trans~a 2.: tárgyas, tranzitív; voj~i: vándorol. de~punkto: kindulási pont; senel~ejo: zsákutca; El~o: Exódus; en~o: belépés, bemenet; for~igi: eltávolít, feloszlat; rond~o: kórbejárás; sunsub~o: naplemente; tra~ebla: átgázolható; netra~ebla: átjárhatatlan; trans~ejo: átkelő; voj~anto: utas, utazó.

kurdaj

~i: çûyîn, çûn.

nederlandaj

~i: gaan; ~ado, : gang; ~ejo: weg, baan; ~igi 1.: aandrijven, doen gaan; ~igi 2.: doen gaan; ~igi 3.: leiden; ~ebla: begaanbaar; ~ilo: stelt; al~i: gaan naar, benaderen; antaŭ~i: voorgaan; antaŭen~i: vooruitgaan; ĉirkaŭ~i: rondgaan; de~i: vertrekken; dis~i: zich splitsen, uit elkaar gaan; ek~i: vertrekken; el~i 1.: verlaten; el~ejo: uitgang; en~i: binnendringen; en~ejo: ingang; flanken~i: opzij gaan; for~i: weggaan; ĝis~i: bereiken; ŝtel~i: sluipen. neal~ebla: onbereikbaar; al~ejo: toegang; de~punkto: vertrekpunt, uitgangspunt; el~o: het buitengaan; senel~ejo: doodlopende straat; El~o: exodus; en~igi: doen binnendringen; en~o: toegang; for~igi: doen weggaan.

polaj

~i: iść; ~ado, : chód; ~ejo: przejście; ~igi: uruchomić; ~ebla: przejezdna (droga); ~ilo: szczudło; al~i: przystępować; antaŭ~i: przodować; antaŭen~i: iść naprzód; ĉirkaŭ~i: okrążać; de~i: wychodzić (z miejsca); dis~i: rozchodzić się; ek~i: wyruszać; el~i: wychodzić; el~ejo: wyjście; el~vojo: droga wyjściowa; en~i: wchodzić; en~ejo: wejście; flanken~i: iść bokiem; for~i: wychodzić; ĝis~i: dojść; kun~i: iść razem; laŭ~i: iść wzdłuż; malantaŭen~i: cofać się; malsupren~i: zejść; post~i: podążać; preter~i: mijać; pied~i: iść pieszo; re~i: powracać; rond~i 2.: krążyć; sub~i: zachodzić (o słońcu); supren~i: iść w górę; sur~i: wspinać się; ŝip~i: płynąć statkiem; ŝtel~i: skradać się; tra~i 1.: przejść; tra~i 2.: przechodzić; trans~i: przechodzić; trans~a: przechodni; voj~i: wędrować.

portugalaj

~i: ir; ~ado, : ida (ação); ~ejo: caminho; ~igi: fazer ir; ~ebla: viável; ~ilo: andas, pernas-de-pau; al~i: dirigir-se para; antaŭ~i: preceder, anteceder; antaŭen~i: avançar, adiantar-se; ĉirkaŭ~i: circular, rodear; de~i: ir-se; dis~i: separar-se; ek~i: pôr-se em marcha; el~i: sair; el~ejo: saída; en~i: entrar; en~ejo: entrada; for~i: partir; ĝis~i: atingir (chegar a); kun~i: acompanhar; laŭ~i: acompanhar (um rio etc); malantaŭen~i: recuar, retroceder; malsupren~i: descer; post~i: seguir, ir atrás; preter~i: passar ao lado de; pied~i: caminhar (à pá); re~i: voltar; rond~i 2.: rodear; sub~i: pôr-se; supren~i: subir, ascender; sur~i: subir; ŝip~i: navegar (ir a navio); ŝtel~i: ir furtivamente; tra~i 2.: atravessar; trans~i: transpor, ultrapassar; trans~a 1.: transitório, passageiro; voj~i: ir a lugar distante.

rusaj

~i: идти; ~ado, : ход, хождение; ~ejo: путь; ~igi: привести в движение, пустить в ход, запустить; ~ebla: проходимый; ~ilo: ходуля; al~i: подойти; antaŭ~i: предшествовать; antaŭen~i: идти вперёд, продвигаться; ĉirkaŭ~i: обойти, обходить; de~i: отойти (от чего-то), исходить (из чего-то); dis~i: разойтись; ek~i: пойти; el~i: выйти; el~ejo: выход; el~vojo: выход; en~i: войти; el~malpermeso: комендантский час; en~ejo: вход; flanken~i: отойти (в сторону); for~i: уйти; ĝis~i: дойти; kun~i: сопровождать; laŭ~i: идти вдоль, идти по; malantaŭen~i: идти назад, отступать; malsupren~i: спускаться, спуститься; post~i: следовать; preter~i: пройти (мимо чего-л.), миновать; pied~i: идти пешком; re~i: вернуться, возвратиться; rond~i 1.: ходить кругом, ходить по кругу, циркулировать; rond~i 2.: обходить, обойти (разные места); sub~i: зайти (подо что-л., напр. за горизонт); supren~i: подняться (на что-л.), взобраться, взойти; sur~i: зайти (на что-л.), взойти, взобраться; ŝip~i: плыть на корабле; ŝtel~i: красться, подкрасться, подкрадываться; tra~i 1.: пройти (сквозь, через), проходить; tra~i 2.: проходить; trans~i: перейти; trans~a: переходный. de~punkto: исходный пункт; pied~anto: пешеход.

svedaj

ŝtel~i: smyga.

volapukaj

~i: golön; el~ejo: segol.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 1:4
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:6
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 42:16
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 19:8
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 27:11
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:25
12. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap.4
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 4:11
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 23:14
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj
16. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap.10
17. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap.13
18. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap.16
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 6:4
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 11
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 3
22. La Nova Testamento, II. Kroniko 13:13
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 13:20
24. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 17
25. La Nova Testamento, S. Mateo 23:15
26. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 11
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 11
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 26:13
29. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
30. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 31:18
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 16:3
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 3:25
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 20:8
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 29:23
36. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:38
37. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 19:3
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 40:12
39. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap.11
40. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap.18
41. Nokta elirmalpermeso sur okcidenta bordo de Jordano , China Radio International
42. La Nova Testamento, La agoj 23:19
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:42
44. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 16:22
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 3:18
46. I. Efremov, trad. J. Finkel: Tais el Ateno, 2008
47. V. M. Garŝin: Akcidento, [2010?]
48. A. Lazarĉuk, trad. J.Finkel: La sankta monato Rin, [2000]
49. La Nova Testamento, La agoj 15:38
50. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Venis anarkisto
51. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 17:16
52. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 33:24
53. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 27:29
54. La Nova Testamento, S. Luko 10:30
55. La Nova Testamento, S. Luko 10:31
56. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:21
57. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Leteroj el Turkio
58. E. Grimley Evans: La kluba mensogulo, La lupino kaj aliaj rakontoj, 2005
59. L. Vladyka trad. Moraviaj E-Pioniroj: Mi en li, http://www.mujweb.cz/Kultura/malovec/MIENLI4.HTM
60. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 18:4
61. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
62. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
63. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
64. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 19:6
65. Plena Ilustrita Vortaro
66. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 1:7
67. La Nova Testamento, I. Timoteo 5:13
68. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Estas tute certe
69. Johano M.: Kie estas..., 2002
70. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
71. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 8:9
72. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 5
73. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 3:35
74. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Malaĥi 1:11
75. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:4
76. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 20:26
77. La Nova Testamento, La agoj 20:6
78. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 2a
79. H. A. Luyken: Pro Iŝtar
80. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
81. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 31:23
82. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 3:28
83. Zamenhof: Parolo antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
84. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 9:10
85. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
86. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 10:29
87. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 10:33
88. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 15:18
89. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 33:8

administraj notoj

pri rond~i:
        (a) PIV1 kaj PV havas duoblan artikolon kun rond~i: unu sub
        "rond" kaj
        unu sub "iri". Mi provis kunfandi ĉiujn kvar.
        (b) La ekz kun "rond~o" supozigas, ke la trairata vojo povas
        esti nur
        parto
        de la fermita trajektorio (kp kun la diskuto pri
        rivoluo/turno/rotacio).
        (c) PV metis en la saman artikolon "ĉirkaŭ~i" kaj "rond~i",
        kaj
        verdire kelkaj ekz-oj ne ebligas sencodistingon. Mi do metis
        referencojn SIN
        inter la respondaj sencoj.
        (ĉ) Lanti uzas „rond~i“ parolante pri derviŝoj. Indas
        esplori, ĉu
        tia uzo estas akceptebla.
        [MB]
      
pri sub~i:
        PIV1 difinas ĝin nur per „iri sub la horizonto“. Necesas
        trovi ekzemplojn de la alia senco.
        [MB]
      
pri ir/i :
      Restas por koherigi la transitivecon de la diversaj
      verboj derivitaj per prefiksita prepozicio.
      [MB]
    

[^Revo] [ir.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.70 2010/09/05 16:30:42 ]