tradukoj:
be br cs de en fr hu la nl pl pt ru
*paru/o
*paruo
-
Genro el la familio paruedoj
(Parus), gracia birdo kun mallonga beko
manĝanta insektojn kaj grengrajnojn.
blua paruo
-
Specio el la genro paruoj (Parus caeruleus)
kun blua krono, blankaj frunto kaj vangoj kun nigra streko tra la
okulo
kaj blanka streko super ĝi, nigra gorĝo, flavaj subaj
partoj kun
iom da blueca nuanco ventre, bluaj flugiloj kaj vosto, olivverda
dorso.
blua paruo
granda paruo
-
Specio el la genro paruoj (Parus major)
kun nigra kapo kaj kolo, blankaj vangoj kaj orelkovriloj, flava
ventro kun nigra streko en la mezo kaj olivverda dorso.
[^Revo]
[paru.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.22 2010/04/09 16:32:14 ]