tradukoj: be bg br ca de en es fr hu nl pl pt ru tp

*past/o

*pasto

1.
KUI Faruno knedita kun akvo aŭ lakto por fari panon, kukon, nudelon aŭ alian pastaĵon: la pasto por la nuksa rulkuko pufiĝis en iu grandega ujo [1].
2.
Homogena mola knedebla substanco similanta tian paston: dentopasto; tomatpasto; araĥida pasto por matenmanĝa pano; modlopasto.

pastaĵo

KUI
1.
Manĝaĵo el pasto: la malracia nutrado per nuraj pastaĵoj kaj laktaĵoj ofte kaŭzas mankon de vitaminoj en la organismo de la lernejanoj; la rusa kuirarto preferas pastaĵojn bakitajn ol bolkuiritajn.
2.
Nudelo2 ĉiaspeca.
Rim.: Evidente la pastaĵo2 estas subnocio de pastaĵo1; sed mi opinias stranga, senlogika kaj ne de ĉiuj komprenata la implicaĵon de PV kaj PIV, ke pastaĵo estas nur io bolkuirita. En multaj lingvoj vorto strukture egala al „pastaĵo“ povas signifi kuketon ktp (interalie, eĉ la itala pasta povas havi tiun sencon en la itala). Vd ankaŭ la noton pri vermiĉelo2. [Sergio Pokrovskij]

dentopasto

Puriga pasto2, kiun oni ŝmiras sur la dentojn por brosado: la fagojn oni enbuŝigu en dentpasto, pulvoro aŭ maĉgumo [2].

modlopasto, knedpasto

[3]
Argilsimila diverskolora pasto2, uzata por lude modli.

tomatpasto

KUI Konserva koncentraĵo el tomatoj en formo de pasto2.

tradukoj

anglaj

~o: dough; modlo~o, kned~o: plasticine; tomat~o: tomato paste.

belorusaj

~o 1.: цеста; ~o 2.: паста; ~aĵo 1.: мучны выраб; ~aĵo 2.: макаронны выраб, паста, локшына; dento~o: зубная паста; modlo~o, kned~o: плястылін; tomat~o: таматная паста.

bretonaj

~o: toaz; dento~o: toaz-dent; modlo~o, kned~o: toaz-merat.

bulgaraj

dento~o: паста за зъбите.

francaj

~o: pâte; ~aĵo 2.: pâte (prête à cuire); dento~o: dentifrice; modlo~o, kned~o: pâte à modeler.

germanaj

~o: Teig; ~aĵo 2.: Teigware, Pasta [nur se pp. italaj nudelmanĝaĵoj]; dento~o: Zahnpasta; modlo~o, kned~o: Plastilin, Knetmasse; tomat~o: Tomatenmark.

hispanaj

~o: pasta; dento~o: pasta de , dentrífico.

hungaraj

~o 1.: tészta; ~o 2.: paszta, krém; ~aĵo 1.: tésztaétel; ~aĵo 2.: száraztészta; dento~o: fogkrém; modlo~o, kned~o: gyurma; tomat~o: paradicsomsűrítmény.

katalunaj

~o: pasta.

nederlandaj

~o 1.: deeg; ~o 2.: pasta; ~aĵo 1.: deegwaren; ~aĵo 2.: pasta; dento~o: tandpasta; modlo~o, kned~o: plasticine, boetseerklei; tomat~o: tomatenpasta.

polaj

~aĵo 2.: makaron.

portugalaj

~o 1.: massa alimentícia, pasta; ~o: pasta, massa; tomat~o: extrato de tomate, massa de tomate.

rusaj

~o 1.: тесто; ~o 2.: паста; ~aĵo 1.: мучное; ~aĵo 2.: лапша, макаронные изделия; dento~o: зубная паста; modlo~o, kned~o: пластилин; tomat~o: томатная паста.

tokiponaj

~o: ko.

fontoj

1. Spomenka Ŝtimec: Morto en Melburna tramo, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 24a
2. Vladimir Lemelev: Malamikoj de bakterioj, Monato, jaro 2000a, numero 1a, p. 14a
3. Jouko Lindstedt: k.a.: Hejma Vortaro

[^Revo] [past.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2009/10/18 16:30:43 ]