tradukoj:
be de en hu nl pt ru
pedologi/o
pedologio
(malofte) - 1.
-
Komplekso da sciencaj studoj pri kreskanta homo,
ekde ĝia enutera stato ĝis plenkreskeco:
la Moskva revuo „Pedologio ― la nova epoko“
adresas psiĥologojn, instruistojn kaj gepatrojn;
en la Kiota Ina Universitato la departemento de pedologio
disponigas kursojn pri la infana psiĥologio, la infana
bonfarto, la infana kulturo kaj pedagogio.
- 2.
- grundoscienco
tipajn stadiojn de la grundevoluo oni en la pedologio
klasifikas kiel grundotipojn
[1].
Rim.:
La du terminoj estas homonimoj, ŝuldataj al konfuzo de
malsamaj grekaj vortoj en unu saman vorteron ped-. La formado
de tiaj sciencaj terminoj estas afero ekstera al la
vortofarado esperanta, ĝi estas konsidero pri racia terminaro.
Ĉi-okaze la vortero ped- multe pli ofte rilatas al la greka
vorto por „infano“ (pedagogio, pediatrio, pederastio
ktp) ol al la greka vorto por grundo; do, por multaj
ordinaraj homoj la senco geologia estas tute neatendita kaj
misgvida.
PV donis nur la antropologian sencon; PIV1, nenian; PIV2, nur
la sencon geologian.
[Sergio Pokrovskij]
tradukoj
anglaj
~o 1.:
paedology.
belorusaj
~o 1.:
пэдалёгія.
germanaj
~o 1.:
Pädologie.
hungaraj
~o 1.:
pedológia, gyermektanulmány.
nederlandaj
~o 1.:
pedologie;
~o 2.:
bodemkunde.
portugalaj
~o:
pedologia.
rusaj
~o 1.:
педология.
[^Revo]
[pedolo.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.12 2009/10/19 16:30:23 ]