tradukoj: en hu la nl pt ru

persimon/oPIV1

persimono

BOT
1.
Frukto de persimonujo orienta, ekstere simila al tomato, ruĝa aŭ flava, sukplena, dolĉa, kun kvar restantaj kalikfolioj: oni faris ĝin (la ĉinan manĝon zongzi-o) el glueca rizo kun aldonitaj jujubo, kaŝtano, sekigita persimono, ginkofruktoj, ruĝaj faboj kaj volvis ĝin per folioj [1].
2.
Frukto de persimonujo virginia.

persimonujo

BOT
Genro de fruktaj arboj kaj arbetoj parencaj al la ebonarbo (proks. 200 specioj).
SUB:persimonujo orienta, persimonujo virginia

persimonujo orienta

BOT
La plej disvastigita specio de persimonujo, arbo normale 5–8 (sed iam ĝis 25) metrojn alta (iam tamen arbetaro), komuna en la sudorienta Azio, en Uzbekujo, Persujo, Kaŭkazo, Krimeo, Egiptujo; iom malpli en Italujo kaj Hispanujo: en Kaŭkazio kaj en la Centra Azio la persimonujo orienta kreskas kaj sovaĝe, kaj kulture.

persimonujo japana

BOT=persimonujo orienta

Rim.: Fakte, en Japanujon ĝi estis enportita el Ĉinujo.

persimonujo virginia

BOT
La specio de persimonujo komuna en la sudo de Usono.

tradukoj

anglaj

~o: persimmon, date-plum.

hungaraj

~o: kakiszilva, datolyaszilva; ~ujo: kakiszilvafa, datolyaszilvafa; ~ujo orienta: ázsiai kakiszilva, ázsiai datolyaszilva; ~ujo virginia: amerikai kakiszilva, amerikai datolyaszilva.

latina/sciencaj

~ujo orienta: Diospyros kaki; ~ujo virginia: Diospyros virginiana.

nederlandaj

~o: dadelpruim; ~ujo: persimmon; ~ujo orienta: kakivrucht; ~ujo japana: Japanse persimmon; ~ujo virginia: Amerikaanse persimmon.

portugalaj

~o: caqui.

rusaj

~o: хурма; ~ujo: хурма (растение); ~ujo orienta: хурма обыкновенная, хурма кавказская, хурма восточная; ~ujo virginia: хурма виргинская.

fontoj

1. Zongzi-o ― tradicia manĝaĵo de la Festo de Duobla Kvino, Ĉina Radio Internacia

[^Revo] [persimon.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.5 2009/10/24 16:31:28 ]