tradukoj: be de en es fa fr hu nl pl pt ru

5pil/o

piloTEZ

ELE
Negranda fonto de elektra energio, precipe tiu uzanta la transformiĝon de la ĥemia energio: etetaj akumulatoroj alternos ŝargi la pilojn de korstimulilo [1]. VD:akumulatoro, baterio.

atompilo

ELE
1.
Pilforma energifonto en kiu la energio de radioaktiva disfalo de atomkernoj transformiĝas en elektron: atompilojn oni tradicie uzas kiel fontojn de elektro en sputnikoj kaj similaj aparatoj kosmaj; atompilo ne pli granda ol monero povas nutri fotilon, tekkomputilon aŭ poŝtelefonon dum jarcentoj aŭ eĉ jarmiloj.
2.TEZ
(arkaismo) (evitinde) =reaktoro2
Rim.: La reaktor-signifo, senkomente indikita en la PIV-oj, imitas iujn lingvojn latinidajn, sed estas surprize nelogika kaj misgvida por esperantistoj kies lingva fono tiun strangaĵon ne apogas. La ĉefsignifo de la termino pilo en Esperanto estas pli specifa ol en la lingvoj latinidaj, kaj neniam signifas „stako“, „staplo“ (sur kio estas bazita la signifo atompilo2). Cetere, la artikolo en la franca Vikipedio indikas kaj la arkaikecon, kaj la konfuzon kreatan de tia uzo: „Contrairement à ce que laisse croire son nom, ce n'est pas une pile électrique, mais le nom donné aux premiers réacteurs nucléaires car ils étaient constitués d'éléments de matière fissile (uranium) répartis dans un empilement de briques de graphite (jouant le rôle de modérateur).“ [2]. [Sergio Pokrovskij]

tradukoj

anglaj

~o: battery, battery cell, single cell battery, pile (electric); atom~o 1.: atomic battery.

belorusaj

~o: электрычны элемэнт, батарэйка.

francaj

~o: pile (électrique).

germanaj

~o: Monozelle, Batterie.

hispanaj

~o: pila (eléctrica).

hungaraj

~o: elem (villamos).

nederlandaj

~o: element.

persaj

~o: پیل، باتری.

polaj

~o: stos elektryczny; atom~o 1.: bateria jądrowa.

portugalaj

~o: pilha.

rusaj

~o: элемент питания (электрический), батарейка; atom~o 1.: ядерная батарея, радиоизотопный источник энергии.

fontoj

1. Gianfranco Cazzaro: Mikroskope vastaj horizontoj, Monato, jaro 1997a, numero 2a, p. 12a
2. Pile atomiqueVikipedio

[^Revo] [pil.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2011/03/16 13:10:08 ]