tradukoj: be ca de fr hu nl pt ru

pilon/o [1]

pilono

1.TEZ
ARKIHIS Portalo de antikva egipta templo konsistanta el du baze tre larĝaj turoj kaj intera lintelo: ĉi tiuj kvinetaĝaj pilonoj, kun muroj mallarĝiĝantaj supren, ĉi tiu trietaĝa pordego, kiu kunigis ilin, la skulptaĵoj, kies malgaja fantazio miksis kruelecon kun pieco, faris premegan impreson [2].
2.
Alta konstruaĵo kun pendiga funkcio.
a)TEZ
[3]ARKI Konstruaĵo fikstenanta la ŝnuregojn de pendoponto: mi ekvidas alian, blankan, gracian ponton, ĉe kies pilono mi prenis ŝian manon la unuan fojon [4]; La suda ponto ... longas 290 metrojn, kaj 95 metrojn altaj pilonoj per diagonalaj kablegoj stabiligas la konstruaĵon [5].
b)
[6]ELE Konstruaĵo subtenanta altajn kablojn por fortatensia kurento: estas altaj transport-kostoj kun energio-perdo el la dratoj, kun malbelaj pilonoj [7].

tradukoj

belorusaj

~o: пілон.

francaj

~o: pylone.

germanaj

~o: Pylon.

hungaraj

~o: pilon.

katalunaj

~o 1.: piló; ~o a: pilona; ~o b: torre.

nederlandaj

~o: pyloon.

portugalaj

~o: pilono, pilão, pilone.

rusaj

~o: пилон.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 6a
3. Rüdiger Eichholz: Esperanta Bildvortaro
4. B. Vaha: Adolesko, 1987
5. Vikipedio, Farø-pontoj, 2010-04-24
6. Plena Ilustrita Vortaro
7. -: Energi-formoj, Juna Amiko, 1996

[^Revo] [pilon.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.11 2011/12/06 15:10:19 ]