tradukoj: ca fr it nl

piruet/i

piruetiTEZ

(ntr)
Rapide turniĝi starante sur la pinto de unu piedo: li ... vidis la pajacojn pirueti ĉe la vosto de la parado [1]; se vi plu, se vi plu piruetos, / la ĉapelon mi demetos kaj surmetos [2].

pirueto [3]

TEA Movo per kiu oni turniĝas sur unu piedo: (figure) cetere la piruetoj (lertaĵoj, elturniĝoj) de sinjoro Tshombe ne favoris lian politikon [4].

tradukoj

francaj

~i: pirouetter; ~o : pirouette.

italaj

~o : giravolta, piroetta.

katalunaj

~i: fer una pirueta; ~o : pirueta.

nederlandaj

~i: pirouetteren; ~o : pirouette.

fontoj

1. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
2. R. Valens, trad. M. Zocato: La Bambo, vikiokantaro, 2007-02
3. Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento
4. C. Gacond: 36-a radioprelego, radioprelego, 1963-08

[^Revo] [piruet.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.3 2011/12/10 21:10:41 ]