tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru

*plekt/i

*plekti

(tr)
Kunigi plurajn fadenformajn objektojn, multfoje kaj regule interkrucigante ilin: plekti harojn, ŝnurojn, pajlon; plekti (fari plektante) reton el junkoZ; (figure) lia lango plektas (kombinas) falsaĵonZ; (figure) kunplekti inter la anoj fortikan ligilon de solidareco.

plektaĵo

Objekto farita el plektitaj fadenoj aŭ vergetoj: pajloplektaĵo de seĝo; metalfadena plektaĵo de la kaĝoZ; (figure) tiuj ideoj penetras tamen tra la densa plektaĵo de la homaj antaŭjuĝoj SIN:krado

ĉirkaŭplekti

(tr)
1.
Plekti ion ĉirkaŭ: li ĉirkaŭplektis min per siaj brakoj (plektis siajn brakojn ĉirkaŭ min) [1]; el la amaso eliris dekkelko da junaj virinoj kaj ĉirkaŭplektis lian veturilon per floroj [2]; [fajro,] kiu pasie ĉirkaŭplektis la Teron per flamantaj brakoj [3].
2.
Volvi kun plektoj ĉirkaŭ io: ĉirkaŭplekti izolan strion ĉirkaŭ kablo [4].
Rim.: Mankas ekzemploj por ĉi tiu senco. Povas temi pri eraro de PIV, kiu cetere ne konas la unuan sencon, tamen ofte renkonteblan.

interplekti

(tr)
Provizore aŭ nekomplete plekti: interplekti la manojnZ; la arboj sur la bordoj interplektis siajn foliriĉajn suprojnZ; (figure) interplekti la vortojn en ritmojnZ; (figure) interplekto (implikaĵo) da intrigoj.

malplekti, displekti

(tr)
Disigi la plektitajn erojn: malplekti trikaĵon, nodon, intrigon.

traplekti

(tr)
Krucige trapasigi tra plektaĵo specialan elementon: traplekti bluan ŝtofon per flavaj fadenoj; (figure) argumentoj traplektitaj per diversaj citaĵoj kaj misteraj terminoj teknikajZ; (figure) traplekti siajn argumentojn per multo da laŭtaj aŭtoritataj nomojZ, (figure) da kvazaŭsciencaj frazojZ.

tradukoj

anglaj

~i: braid.

belorusaj

~i: плесьці, заплятаць, заплесьці; ~aĵo: пляцёнка, спляценьне, перапляценьне; inter~i: сплятаць, сплесьці, пераплятаць, пераплесьці; mal~i, dis~i: расплятаць, расплесьці; tra~i: пераплятаць, пераплесьці.

francaj

~i: tresser; ~aĵo: tresse, treillis, lacis; inter~i: entrelacer.

germanaj

~i: flechten; ~aĵo: Geflochtenes, Geflecht, Flechtwerk; mal~i, dis~i: aufflechten, entflechten, entwirren; tra~i: hindurchflechten, durchflechten.

hispanaj

~i: trenzar; ~aĵo: trenza; inter~i: entrelazar; mal~i, dis~i: destrenzar.

hungaraj

~i: fon, befon; ~aĵo: fonat; inter~i: összefon; mal~i, dis~i: felfejt, szétfejt, kibont; tra~i: átfon, átsző.

nederlandaj

~i: vlechten; ~aĵo: vlecht, vlechtwerk; inter~i: dooreenstrengelen; tra~i: doorvlechten.

portugalaj

~i: entrançar, trançar.

rusaj

~i: плести, заплетать; ~aĵo: плетёнка, сплетение; ĉirkaŭ~i: оплести, оплетать; inter~i: сплетать, сплести, переплетать, переплести; mal~i, dis~i: расплести, расплетать; tra~i: переплетать, переплести.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 24
3. J. Baghy: Sonĝo de la morto, http://www.tekstoj.nl/lm/lm22-3/songho.html
4. Plena Ilustrita Vortaro

[^Revo] [plekt.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2006/05/03 16:31:36 ]