tradukoj: be ca de en es hu nl pt sv

pneŭmoni/o

pneŭmonio

MED[1]
Inflamo de la pulmoj: Do Avery studis pneŭmokokojn – bakteriojn, kiuj, inter aliaj aferoj, respondecas pri pneŭmonio en homoj. [2]. SIN:pulminflamo

netipa pneŭmonio

MED
Infekta kaj escepte mortiga pulmomalsano trovita unue en Ĉinio en 2003, kaŭzita de viruso: Li konvinkiĝas, ke Ĉinio kaj iuj landoj de sudorienta Azio, en kiuj aperas epidemio de netipa pneŭmonio, povos sukcese forigi la minacon en la estonteco nemalproksime [3]; Sole en Ĉinio ĝis mezo de majo mortis jam preskaŭ 300 homoj, pli ol 5000 suferas pro netipa pneŭmonio [4].

tradukoj

anglaj

~o: pneumonia; netipa ~o: SARS, severe acute respiratory syndrome.

belorusaj

~o: пнэўманія, запаленьне лёгкіх; netipa ~o: нетыповая пнэўманія.

germanaj

~o: Pneumonie, Lungenentzündung; netipa ~o: SARS, atypische Pneumonie.

hispanaj

~o: neumonía; netipa ~o: neumonía atípica.

hungaraj

~o: tüdőgyulladás; netipa ~o: atípusos tüdőgyulladás, ázsiai tüdőgyulladás, SARS.

katalunaj

~o: pneumònia; netipa ~o: pneumònia atípica.

nederlandaj

~o: longontsteking, pneumonie; netipa ~o: SARS, atypische pneumonie.

portugalaj

~o: pneumonia; netipa ~o: SRAS.

svedaj

~o: lunginflammation; netipa ~o: sars.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Steĉjo NORVELL: Profeto sen honoro, Monato, n-ro 01/2003
3. Ĉina Radio Internacia: Ĉinio kaj ASAL kune batalas kontraŭ netipa pneŭmonio, 2003-04-30
4. Stefan MAUL: Propagando danĝera, Monato, n-ro 06/2003

administraj notoj

pri netipa ~o:
    (Apud la scienca formo „netipa pneŭmonio“ nun konkurencas la
    popularaj
    formoj „sarso“, „saroso“ kaj „sasoso“.) (PP)
  

[^Revo] [pneuxm2.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.9 2010/10/26 16:31:19 ]