tradukoj: ca de en es fr hu nl pt ru sv

*poent/o [1]

*poentoTEZ

Konvencia unuo de sukceso aŭ malsukceso:
a)
SPO Unuo de gajno ĉe ludoj: oni taksis kaj donis poentojn [2].
b)
PED Unuo de sukceso en lernejo: kie vi la uniformon malpurigis? Por vi mi ne sukcesas ĉion provizi! Denove unu poento! [3].

poenti

SPOPED Ekhavi poenton: la pola teamo videble regis la matĉon, sed ne povis poenti [4].

elpoentiTEZ

(tr)
Ekhavi per poentoj: de mi li, malnoblulo, elpoentis hieraŭ cent rublojn [5]. VD:gajni 2

poentaro

SPONombro da poentoj gajnitaj de ludanto aŭ partio en ludo aŭ matĉo.

tradukoj

anglaj

~o: point; ~i: score (a point); el~i: win, gain; ~aro: score.

francaj

~o: point (gagné au jeu, à l'école); ~i: marquer un point; el~i: gagner (quelque chose au jeu); ~aro: score.

germanaj

~o: Punkt.

hispanaj

~o: punto.

hungaraj

~o: pont.

katalunaj

~o: punt.

nederlandaj

~o: punt; ~i: punten scoren; el~i: winnen.

portugalaj

~o: ponto (em jogo).

rusaj

~o: очко, балл.

svedaj

~o: poäng.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 2a
3. A. Ĉeĥov, trad. A. Birjulin: La vivo en demandoj kaj ekkrioj, en: Ĉeriza ĝardeno, 2004
4. C. Zervic: Mondpokalo: Esperantujo venkas, antaŭeniros, soc.culture.esperanto, 1998-06-24
5. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 3a, sceno 5a

[^Revo] [poent.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2012/01/09 07:10:09 ]