tradukoj:
be cs de en es hu nl pl pt ru sv
*postul/i
*postuli
(tr)
- 1.
-
Severe peti ion pro sia rajto, aŭtoritato aŭ forto:
postuli sian parton de heredaĵo, la prezon de sia laboro,
bedaŭresprimojn;
ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos
[1];
kion Dio ne donis, perforte ne postulu
[2];
donu al la lupo iom, li postulos ĉiom;
repostuli rajton;
la pago estas tuj postulebla.
pretendi.
- 2.
-
Igi nepre necesa:
la rapida industriiĝo de la lando nepre postulas novajn
vendejojn;
tiu demando postulas pripenson;
tiu verko postulis de ni trijaran laboron;
ĉiu prep. per si mem postulas la nominativonZ;
mi profunde kredas, ke tion postulas la interesoj de l'
aferoZ;
tasko, kiu postulas grandan spertonB;
por ellernado de esp. estas postulataj de la lernanto neniaj
antaŭaj sciojZ;
ĉi tiu tumulto, tertremo postulis multajn viktimojn.
postulo
- 1.
-
Nepra kaj severa peto de io:
liaj postuloj estas netolereblaj.
- 2.
-
Peto pri io, kion oni bezonas:
tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas
[3];
postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas
[4];
la proponado de laboro superas la postulonB;
a oferta de trabalho supera a
procura
la ekonomia leĝo pri proponado kaj postulado
mendo.
- 3.
-
Tio, kion necesigas la ekzisto aŭ prospero de io:
Esperanto bonege kontentigas ĉiujn postulojn, kiuj povas
esti
farataj al lingvo internaciaZ;
laŭ la postulo de la cirkonstancojZ;
la erara opinio, ke la sola postulo de lingvo tutmonda estas
ĝia
plej granda komprenebleco por instruitaj homojZ.
postulema
-
Multon postulanta; ne facile kontentigebla.
tradukoj
anglaj
~i:
demand.
belorusaj
~i 1.:
патрабаваць, настойліва
прасіць;
~i 2.:
патрабаваць;
~o 1.:
патрабаваньне;
~o 2.:
попыт;
~o 3.:
патрабаваньне;
~ema:
патрабавальны.
ĉeĥaj
~o:
požadavek.
germanaj
~i 1.:
fordern, verlangen;
~i 2.:
fordern, erfordern;
~o 1.:
Forderung;
~o 2.:
Nachfrage;
~o 3.:
Anforderung;
~ema:
anspruchsvoll.
hispanaj
~i:
demandar;
~o:
demanda;
~ema:
demandante.
hungaraj
~i 1.:
követel;
~i 2.:
megkövetel;
~o 1.:
követelés;
~o 2.:
kereslet;
~o 3.:
követelmény;
~ema:
követelődző.
nederlandaj
~i:
eisen;
~o 1.:
eis;
~o 2.:
vraag;
~o 3.:
eis;
~ema:
veeleisend.
proponado kaj ~ado:
vraag- en aanbod.
polaj
~i 1.:
żądać, domagać się;
~i 2.:
postulować, dopominać się;
~o 1.:
żądanie;
~o 2.:
postulat, petycja;
~o 3.:
wymaganie;
~ema:
wymagający, pretensjonalny.
portugalaj
~i:
exigir, postular, reclamar, demandar, requerer, pedir;
~o 1.:
exigência, reclamação;
~o 2.:
a oferta de trabalho supera a
procura;
~o 2.:
exigência, demanda, procura;
~o 3.:
exigência;
~ema:
exigente, reclamador.
rusaj
~i:
требовать;
~o 1.:
требование;
~o 2.:
спрос;
~o 3.:
требование;
~ema:
требовательный.
svedaj
~i:
kräva;
~o 1.:
krav;
~o 2.:
efterfrågan;
~o 3.:
krav;
~ema:
krävande.
[^Revo]
[postul.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.19 2011/08/22 13:10:12 ]