tradukoj: be bg de en fa hu nl pl pt ru

*mend/i

*mendi

(tr)
Postuli, ke iu faru ian poste pagotan servon aŭ liveru ian poste pagotan komercaĵon: mendi veston al tajloro; mendi karbon, meblojn; mendi ĉambron en hotelo; mendi kotleton en restoracioB; fari mendon; plenumi mendonZ; mendu atenduZ (vi senfine atendos. klera).

malmendiTEZ

Nuligi mendon: per la sama formularo vi povas ankaŭ mendi kaj malmendi diversajn servojn; lastahore mi devis malmendi pro malsano; pro neveno de la gasto ili malmendis la tagmanĝon en la restoracio.

kontraŭmendiTEZ

(arkaismo) (evitinde) =Malmendi

informmendo

KOMP Komando servanta por akiri informon el komputa sistemo (el operaciumo, el datumbanko, ofte en dialogo).

tradukoj

anglaj

~i : order; mal~i: cancel an order; inform~o: enquiry, inquiry, query.

belorusaj

~i : заказаць, зрабіць заказ; mal~i: скасаваць заказ.

bulgaraj

~i : поръчвам; mal~i: анулиране.

germanaj

~i : bestellen; mal~i: abbestellen, stornieren; inform~o: Anfrage, Abfrage.

hungaraj

~i : rendel (árut), megrendel; mal~i: visszamond , lemond .

nederlandaj

~i : bestellen; mal~i: afbestellen.

persaj

~i : سفارش دادن; mal~i: سفارش (چیزی را) پس‌گرفتن; inform~o: جویش.

polaj

~i : zamawiać, zlecać (pracę), obstalować (przest.); inform~o: kwerenda.

portugalaj

~i : encomendar, pedir (mercadoria), mandar fazer, reservar (quarto, mesa).

rusaj

~i : заказать; mal~i: отменить заказ; inform~o: запрос.

[^Revo] [mend.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2011/08/22 13:10:10 ]